Se iu havas
ion por diri,
Interparoloj
povas esti supraĵaj aŭ profundaj. Ĉe ĉi-lastaj certe gravas ankaŭ la konfido.
Konfido estiĝas per malfermeco. Necesas do malfermi min...
Dum tiuj
pensoj ankoraŭ okupas mian cerbon, gongofrapo anoncas la finon de la paŭzo. Mi
reiras en la klasĉambron, kie komenciĝas la leciono de sinjoro Hausmann pri
historio. Rimarkante, ke mi sentas min ankoraŭ laca kaj nun krome maltrankvila
pro la pensoj ekĝermintaj en mi, mi decidas prokrasti mian planon, jam ekde hodiaŭ
pli vigle kontribui al la lecionoj.
Post la fino
de la leciono, en kiu mi do silentis, komenciĝas 5-minuta paaŭzo, kiun tiuj,
kiuj ne eliras por fumi cigaredn, pasigas en la klasĉambro. Mi iomete observas
Martina kaj vidas, ke ŝi
eligas el
sia tornistro sian matematikan kajeron. Mi memoras, ke niaj hejmtaskoj ĉi-foje
estis relative malfacilaj. Temas pri pruvoj de matematikaj teoremoj pere de
indukto, kaj solvante tiujn taskojn hieraŭ posttagmeze, mi supozis aŭ eĉ
certis, ke neniu el miaj samklasanoj sukcesos solvi ilin. Hodiaŭ ni ne havas
lecionojn pri matematiko, sed morgaŭ, kaj mi scias, ke Martina, kiu neniam forgesas
fari siajn hejmtaskojn, nepre volas fari ankaŭ la nunajn.
Al aliaj
homoj mi nur malvolonte malkaŝas la solvojn - sed al ŝi... Kia plezuro estus,
senti ŝian proksimecon, sperti, ke ŝi aŭskultas min, eĉ se temas nur pri
matematiko! Kia ĝojo, finfine
iam interŝanĝi
kun ŝi pli da vortoj ol nur "Bonan matenon!", "Saluton!"
kaj "Ĝis!"...