Kaj fakte, ŝi
demandas Veronika, ĉu ŝi scias,
nervoza kaj
nun eĉ pli atente observas ŝin. Mi rimarkas (aŭ kredas rimarki), ke ŝi iomete
ruĝiĝas, kaj konstatas, ke ŝi eĉ ne riskas rigardi al mi. Se ŝi rigardus, ŝi
vidus, ke mi staras sola, do havas tempon, kaj momente povus imagi nenion pli
belan ol montri al ŝi mian helpemon, mian bonan volon...
Mallonge
poste Martina remetas sian kajeron en la tornistron kaj elprenas siajn aferojn
por la sekvanta leciono de la
Post la fino
de la leciono, en kiu mi nur iomete malpli bone ol kutime tradukis miajn
frazojn, denove estas pli longa, 10-minuta paŭzo. Mi iras en la paŭzejon, kaj
denove enuas vagante inter la
konataj kaj
nekonataj lernantoj. Denove mi vidas Peter kun lia amikino, sed ĉi-foje iom pli
forte ol antaŭe altrudiĝas la malnova frazo: "Li rajtas tuŝi ŝin!"...
signifas
'ami'?", mi demandas min. 'Ami' signifas preferi unu personon al la aliaj,
do malpreferi aliajn personojn favore al unu! Ĉu amo, aŭ pli ĝenerale, ĉu
amikeco ne ĉiam signifas havi antaŭjuĝojn kontraŭ aliaj, la ne-amatoj, la
ne-amikoj? La antaŭjuĝon, ke la aliaj ne estus tiom bonaj amikoj
Mi pluiras,
vidas homojn, vizaĝojn, kiuj ne rimarkas min. Io mute krias en mi:
"Rigardu!... Rigardu min, kiun vi ignoras, min, la senkulpan
malamaton...!" Sed neniu rigardas. Iel ekscitita, nervoza mi estas. Feliĉe
tiu ĉi paŭzo ne daŭras tiom longe. Tuj komenciĝos la leciono pri fiziko. Estas
unu el miaj plej bonaj fakoj...