Je la 12a
horo kaj duono la instruado finiĝas. Mi veturas hejmen, biciklante tra la
apudriveraj herbejoj. Sola. Mi pripensas, kial mi veturas sola. Ankaŭ por la aliaj
el mia urbo la lecionoj ĵus
finiĝis. Ankaŭ
ili devos bicikli tra la herbejoj. Certe ankaŭ hodiaŭ kelkaj veturas kune, verŝajne
nur kelkajn minutojn post mi. Kial mi ne atendas ilin? Mi memoras, ke hieraŭ mi
veturis kune kun Karsten al la lernejo, ĉar ni hazarde renkontiĝis tie, kie
niaj vojoj kunfandiĝas.
Li estas tre
parolema, sed tamen li ne sukcesis eligi multajn vortojn el mi. Nur de tempo al
tempo frazeton, sed plej ofte nur la vorton "jes".
Ĉu li
rimarkis, ke mi tamen ĝojis pri la interparolo? Aŭ ĉu li simple opinias min
teda, malinteresa konversacianto? Ĉu li estonte evitos min, ĉar li preferas
paroli kun pli interesaj homoj, tiel, ke mi
neniam
lernos vigle interparoli? Mi devas eskapi el tiu ĉi diabla cirklo.
Mi alvenas hejme
kaj tagmanĝas kun la familio. Malmultaj interparoloj,
aldonas, ke
ankaŭ la viando ne estas bona.
Post la
tagmanĝo mi iras en mian ĉambron kaj tuj prenas la lastan numeron de nia
lernejana gazeto. Mi relegas la antaŭparolon, en kiu Ralf, la plej aktiva inter
la redakcianoj, plendas pri la malgranda kontribuemo de la lernantoj. Jam antaŭ
preskaŭ duona jaro tiu numero aperis, kaj jam tiam mi pensis, ke eble ankaŭ mi
ion verkos pri tio, kio tuŝas min. Sed nur nun miaj planoj iom konkretiĝis. Ĝi povus
esti efika helpilo por sciigi al miaj samklasanoj, kion mi volas, devas diri al
ili... Sur la dua paĝo mi trovas indikon pri la eldonkvanto: 500 ekzempleroj.
Nia gimnazio havas 900 lernantojn, do almenaŭ ĉiu dua ĝin legas.
Mi plu
trafoliumas ĝin, serĉante respondon al grava demando: Ĉu tio akordiĝus kun la
resto de la gazeto? Mi vidas stultajn ŝercojn, malseriozajn desegnaĵojn. Sed
feliĉe mi trovas ankaŭ seriozajn, emociajn artikolojn de Ralf pri atomenergio
kaj malarmado. Tamen, neniu parolas pri sia internaĵo, krom eble Irene en sia
poemo pri meditoj ĉe la bordo de rivereto. Sed mi ne volas verki versojn, mi volas
plejeble rekte diri ion... Finfine mi venas al la konkludo, ke malgraŭ ĉio
eblas aperigi ion en ĝi.