Mi remetas
la gazeton sur la bretaron kaj komencas fari miajn hejmtaskojn. Poste mi iras
en la loĝoĉambron, por iomete legi en gazetoj kaj revuoj.
Subite mia
patro eniras.
"Ĉu vi
ankoraŭ bezonas vian biciklon?", li demandas en malafabla tono.
"Ne,
hodiaŭ ne plu."
"Do
enmetu ĝin en la kelon!"
"Ne
necesas. La biciklo estas ŝlosita."
"Enmetu
vian biciklon!", li ordonas koleriĝante.
"Kial
mi enmetu ĝin? Eĉ ne pluvas."
"Mi
diris, ke vi enmetu vian biciklon."
"Jes,
sed kial?"
"Ĉu vi
enmetos vian biciklon?", li demandas minace.
"Ne
necesas."
Sed tio
estis tro por li. Li eksplodas de kolero, batas per
"Ne
tiom forte, Karl!", krias mia patrino, sed mi jam ekkrias, ekploregas,
tremas per la tuta korpo, sentas perturbon en mia cerbo, rimarkas tamen post
momento, ke ankoraŭ ĉio funkcias. Mi povas ekstari, retiriĝi al mia ĉambro por
pluploregi en kvieto. Kun iuspeca kontento mi rimarkas, ke mi ploregas
senhonte, kvankam paĉjo ĉiam malŝategis la "ploraĉadon" de siaj
filoj.
Mi rimarkas
la bonfartigan efikon de la plorado kaj ĉirkaŭrigardas per la ankoraŭ malsekaj
okuloj en mia ĉambro. Ĉio aspektas iomete malklare, sed... nenio ŝanĝiĝis, ĉio
restis same
Mi palpas ĝian
felon, premas ĝin al mia vango. Ĝi estis mia kristnaska donaco, kiam mi havis
kvin jarojn...
Mi sentas
min laca kaj decidas enlitiĝi. Post iom da tempo venas panjo. "Ho, ĉu jam
enlite?", ŝi demandas, kaj aldonas per milda, kompatema voĉo: "Vi ja
ne ĉiam devas spiti vian patron!"
Sed mi ŝajnigas,
ke mi ne rimarkas ŝin. Mi ja ne plu estas infano.
Rapide mi
endormiĝas.