La tagon
poste min okupas iomete aliaj pensoj ol la antaŭan. Mi sentas min bone, sed
rimarkas, ke mi tamen ne kapablas ŝanĝi min tiel, ke mi fariĝas pli vigla
ekstere, pli parolema. Jam antaŭe mi
pensis pri
tio, ke verŝajne mia edukado faris min timema - sed nun mi certas pri tio. La
fakto, ke eldiroj de mi povis kaŭuzi koleron de mia patro, igis min silentema.
Eĉ mian patron mi iel timas, kaj des pli la malpli konatajn homojn, do la
instruistojn kaj ankaŭ la samklasanojn...
En tiu tago
mi enlitiĝas frue, sed ĉi-foje mi denove ne povas ekdormi. Tro viglaj estas la
pensoj, tro forta la deziro, esplori kaj klarigi mian sorton.
Mi pensas
pri mia patro. Jam de la komenco mi timis lin, ĉar li insultis, minacis... kaj,
ne tre ofte, tamen, eble unu- aŭ dufoje jare, li plene perdas la memregadon,
fariĝas ebria de kolero.
Mi memoras,
ke jam antaŭ kelkaj jaroj okazis situacio
Sed paĉjo ne
kapablas fari tion, ĉar li mem spertis kruelan edukadon! Mi memoras, ke li ofte
diris, kiam liaj infanoj ne obeas: "Se mi estus dirinta tion al mia patro,
mi estus ricevinta batojn, bategojn!", kaj li riproĉis sin mem: "Sed
mi, mi estas tro indulga, tro indulga mi estas!"
Mi memoras
la vizaĝon de mia avo. Li estis nazio, konvinkita nazio ĝis sia morto antaŭ tri
jaroj. Ĉiudimanĉe nia familio vizitis lin. Ofte ni, la infanoj, enuis tie. Iam
mi prenis malnovan libron de sur lia bretaro, ĉar sur ĝia dorso mi legis la
vortojn "Mia batalo".
Tio
memorigis min pri Adolf Hitler, pri kiu mi jam multon aŭdis, kaj fakte temis pri
tiu fama libro. Malferminte ĝin, mi legis la dediĉon: "Al la loka
kamparana gvidanto Ferdinand Brinkmann agnoskante liajn meritojn pri la germana
popolo" aŭ simile, mi ne plu bone memoras.
Sekvis la
vortoj "Heil Hitler!" kaj la subskriboj de iuj distriktaj gvidantoj.
Mia avo - jen adepto de ideologio, kiu predikis severecon, rigorecon, kruelon!
Kaj iam, kiam la televido raportis pri iuj bataloj en Palestino, mi eĉ aŭdis
lin diri, ke "Adolf estus devinta gasmortigi eĉ multe pli da judoj"!
Tiom malaltan respekton pri la homa vivo li havis! Ne mirinde, ke ankaŭ paĉjo
estas iel kruela!
Kaj panjo? Ĉu
ankaŭ ŝi estas malhumana? Mi memoras, ke hieraŭ ŝi kriis: "Ne tiom forte,
Karl!" - do ne "Ne tuŝu lin, Karl!", ne, bati li rajtas, nur ne
tro forte! Ŝi ja eĉ mem batis min kelkfoje, ne tro forte, sed tamen! Kaj ŝi
ofte koleriĝis pro bagateloj.