Kiam mi
havis kvin jarojn, mi pasigis semajnon ĉe onklino Inge. Mi neniam forgesis,
Ŝi diris:
"Ne gravas!", forviŝis la lakton kaj konsolis min: "Vi ja ne
devas plori, Manfred..." Mi miris, kredis, ke mi ne plu komprenas la
mondon! Ŝi ne batis min, eĉ ne insultis! "Ŝi estas maljusta!", mi
pensis, "Ŝi ja devas puni min!" Sed poste mi komprenis, ke ne ĉiuj
virinoj estas
Ĉu panjo mem
travivis kruelan edukadon? Eble ne tiom. Sed ŝi rakontis, ke avinjo ofte
vespere pelis ŝin kaj ŝiajn gefratojn per bastono en la liton, kaj ke tiam ili
ektimis... Eĉ mi neniam ŝatis avinjon. Tiam, kiam naskiĝis Dirk, mia plej juna
frato, panjo devis iri en hospitalon. Ni, la tri pli aĝaj fratetoj, do devis
iri al avinjo, por ke ŝi zorgu pri ni. Bedaŭrinde ŝi havis nur unu malgrandan
liton, kaj tiu estis por Martin, la plej juna el ni tri. Mi do devis dormi en
granda lito - sed ne volis. Mi neniam antaŭe dormis en granda lito. Mi rifuzis,
kriis! Kaj tiam avinjo koleriĝis. Ŝi prenis bastonon kaj ekbatis, rapide kvin-
aŭ dekfoje sur la pugon. Mi kriis, ploregis... kaj fine laciĝis, ekdormis. En
la granda lito.
Mi povas
ekzakte kalkuli, ke tiam mi havis tri jarojn kaj du monatojn. Verŝajne tio
estas mia unua memoro. Tiel komenciĝas miaj memoroj, mia vivo! Dum la tuta vivo
mi ne plu amis avinjon. Ĉiuj
kredis, ke ŝi
eĉ ne kapablis mortigi muŝon. Ne multe mankis, kaj ankaŭ mi estus kredinta tion.
Kaj mi estus plorinta apud ŝia tombo,
Malgajo kaj
samtempe iuspeca ĝojo aperas en mi kaj miksiĝas.
Mi pripensas,
kiom ampleksa estas la problemo ĵus malkovrita de mi.
Mi memoras,
ke paĉjo ofte envias siajn kolegojn citante ilin: "Hoffmann diras: 'Se
miaj gefiloj ne obeas, ili tuj ricevas bategojn!'" Kaj li provas elvoki
per tio la impreson, kiom milda, indulga li estas kompare kun aliaj patroj. Sed
eĉ, se ĉeestas iu el liaj kolegoj, dum li insultas siajn infanojn, tiu neniam
enmiksiĝas por mildigi lin, por montri al la infanoj, ke li estas maljusta, malhumana...
Povas esti,
ke mankas al tiuj kolegoj nur la kapablo kunsenti,
Ŝajnas, ke
la problemo vere estas ege ampleksa. Ĉu eble ankaŭ Martina suferis? Ĉu ŝi estas
timema pro la sama kialo
Eble tio fariĝos
sukceso... Kaj mi imagas ŝin apud mi, ni brakumas unu la alian...