Mi estas sensiva, impresiĝema homo, kaj sekve mi forte sentas kritikojn, ofendojn kaj insultojn, dum la aliaj homoj pro manko da delikatsenta komprenemo ne scias, kian aflikton ili kaŭzas. Tio rilatas precipe - sed ne nur - al miaj gepatroj, kiuj ne rimarkis, kiel ili damaĝis min per sia psika kaj fizika perforto. Rimarkante la fakton, ke ĉiu senpripensa eldiro de mi, eĉ se ĝi ne estis malbonintenca, povis elvoki la ĉagrenon kaj la koleron de mia patro, mi perdis la konfidon al aliaj homoj kaj preferis silenti. Mi mutiĝis.
Spertinte tion kaj tamen estante nekomprenata, mi nun rigardas miajn kunhomojn kiel terure supraĵajn; mi devas konstati, ke ili ne povas ne direkti sian atenton nur al supraĵaj interesoj, ke ili ne kapablas vere libere kaj malferme pensi, paroli kaj skribi pri si, ĉar mankas al ili la aliro al tiaj problemoj, ekzemple ĉar ili ne scias, kiom turmenta povas esti la sento de izoleco.
Aldoniĝas la sento esti tute indiferenta por ili; por multaj la ĝojo estas la sola celo de ilia agado, dum apenaŭ iu ekhavas la ideon, ke por sperti sencon en la vivo necesas senti abomenon kontraŭ ĉia pasiva drivado kaj racie alstrebi klaran kaj ampleksan komprenon de tiu ĉi mondo.
Mia emo kompreni tiun ĉi mondon direktiĝas unuavice al mi mem - ne, ĉar mi estas egoisto, sed ĉar mi pensas, ke la kompreno de mi mem estas grava bazo por la kompreno de la aliuloj. Sed mi tamen ankaŭ multe pensas pri aliaj homoj, kaj precipe pri vi.
Mi rimarkis, ke ankaŭ vi iam perdis la konfidon al aliaj homoj, ke ankaŭ vin regas sentoj de timo kaj hontemo. Same kiel mi diligente strebas por bonaj notoj, ankaŭ vi faras tion, kiel plej imprese montris via sep-paĝa protokolo pri la lasta kemia leciono, pri kiu ja eĉ ridis sinjoro Majer, kiam li kontrolis tiun hejmtaskon - verŝajne ankaŭ por esti ŝatata kaj agnoskata, celoj, kiujn vi certe klopodas atingi ankaŭ per via aparte alloga eksteraĵo, kiu ravis min jam tiam, kiam mi unuafoje vidis vin, tiutempe en la kvina klaso.
Nun, ĉe la fino de tiu ĉi letero, mi volas diri al vi, ke vi tute ne devas timi min, sed ke ni povas kune venki problemojn kaj kontribui al la feliĉo de ni kaj de la mondo.
Amikajn salutojn
via Manfred
P.S.: Mi ege ĝojus, se vi respondus al tiu ĉi letero, sed vi tute ne devas senti vin devigata fari tion. Mi ĉiukaze plene akceptos kaj toleros vian reagon (aŭ ne-reagon).