Mi
enkovertigas la leteron kaj iras al la poŝtkesto. Estas la dua tago de la
ferioj, do bona tempo. Eble ŝi komprenos min. Estiĝos konfido. Ni povos libere
interparoli. Ekzistos nenio plu ĉe mi, kio
malplaĉas
al ŝi... Mi enĵetas la leteron. Nun nenio plu estas ŝanĝebla. Miksiĝas en mi ĝoja
atendado kun la timo, ke la letero estas verkita iel mallerte...
En
la venontaj tagoj mi ĉiumatene scivole malfermas la leterkeston de nia familio.
Denove nenio por mi... Mi decidas tamen jam ekverki la artikolon por la lernejana
gazeto. Mi ja havas sufiĉe da tempo nun. Iam, ĝis antaŭ malmultaj jaroj, mi
estis dum la aŭtunaj ferioj ĉiam okupita. Unue, ĉar mi multe ludis futbalon kun
miaj fratoj kaj la najbaraj knaboj. Sed poste la najbaraj knaboj fariĝis pli aĝaj
kaj komencis interesiĝi nur pri motorcikloj, rokmuziko kaj knabinoj. Krome, sur
la herbejo, kie ni ĉiam ludis, oni ekkonstruis domon...
La
dua okupo estis malpli agrabla. Jam ekde la oka jaro de mia vivo mi devis multe
helpi en la rikoltado de la terpomoj kaj furaĝbetoj sur la bieno de mia onklo,
kiu transprenis ĝin de mia avo.
Ĉiuaŭtune
dum dekoj da posttagmezoj, kaj en la ferioj ankaŭ matene. La salajro altiĝis de
50 pfenigoj tra unu marko kaj du markoj iom post iom al kvin markoj por unu
posttagmezo - ĝis fine mia onklo decidis rikolti tiujn fruktojn per maŝino. Tio
ne ĝojigis mian patron, kiu ĉiam ŝatis vidi siajn filojn fari
"virajn" laborojn
Sed
mi ja ĝojis pri tio, ĉar tiu devigo subite ne plu ekzistis.