Kaj mi nun havas tempon - tempon, kiun mi povas, devas utiligi. Mia korpo estas nur kombinaĵo de organoj, kiuj mem estas kombinaĵoj de ĉeloj konsistantaj el molekuloj. Ĉio ĉi estas malstabila,
difektiĝema. Kaptu do la okazon, eluzu la tempon, ĝis ĉio detruiĝos!
Mi ekverkas la artikolon. Denove montriĝas la problemo, ke multaj ideoj, kiuj unue entuziasmigis min, subite ne plu plaĉas al mi. Longe mi sidas antaŭ blankaj folioj...
Iun vesperon kelkaj familianoj sidas en la loĝĉambro, kiam paĉjo eniras kaj malbonhumore plendas: "Dum la tuta tago ili sidaĉas hejme! Kvar viroj! Se oni tion rakontus al iu!"
Kaj li demandas min en malafabla tono: "Ĉu vi ne povas pasigi la vesperon kun viaj amikoj? Ha, vi ne havas amikojn? Nek amikon, nek amikinon? Mi diras al vi, kial: Ĉar vi ne povas submetiĝi al aliaj homoj!"
"Tio ne ĝustas!", mi krias ĉagrene, profunde vundita de aserto, kiu tiom kontraŭas miajn antaŭajn esplorojn.
"Kial do vi ne havas amikojn?"
Mi kolektas kuraĝon, sukcesas venki fortan reziston en mi kaj diras: "Ĉar vi tiom min subpremas!"
"Li devas esti kompreninta tion!", mi pensas. Mi sentas min senŝarĝita, iel ĝoja.
Sed paĉjon tio ne multe tuŝas: "Mi kaj subpremi! Ha, rigardu aliajn patrojn, tiam vi scias, ĉu mi vin subpremas!"
Malĝoje mi enlitiĝas. Mi estas senpotenca, malsupera...