Ralf legas la artikolon:
INTER ALIULOJ
Kelkfoje mi troviĝas, regata de sento de absoluta soleco kaj profunda maltrankvilo, ie en la klasĉambro kaj pensas pri mia propra situacio - situacio, kiun karakterizas suferiga sento de izoleco, ebligata de manko de delikatsenta komprenemo ĉe la aliuloj.
Ties mensojn ne okupas la demando, ĉu iu estas komunikema aŭ ne - aŭ se jes, ili simple eliras de la supozo, ke nur tiuj ŝatas interparolojn, kiuj multe parolas, sed apenaŭ iu pensas pri tio, ke malantaŭ ies timo alparoli aliajn homojn povas kaŝiĝi la deziro povi komunikiĝi kaj amikiĝi kun ĉiu.
Dum la lastaj jaroj - kaj ne nur dum tiuj - mi pasigis, parte malvolontege, grandan plimulton de la tempo sola; mi parolis esence malpli ol aliaj homoj; sed eble ne povas multe utili paroli kun homoj, kiuj interesiĝas pri motorcikloj, la rezultoj de futbalaj maĉoj kaj similaj bagateloj.
Miaj spertoj dum la lastaj jaroj montras, ke eblas kontraŭvole eniĝi en situacion, kiun karakterizas:
- la fakto havi - eĉ en la pli vasta senco de tiu vorto – neniujn geamikojn, - izoleco ekzemple en la lernejaj paŭzoj, ligita kun suferado pro la sento, esti ignorata, kaj la frustra sperto, ke "maleblas" tie aliĝi al iuj grupetoj kaj kunparoli anstataŭ maksimume stari ĉe la rando de la grupo nur kunaŭskultante, nerimarkite de la aliuloj,
- la fakto esti invitata al neniaj festoj (escepte de klasfestoj),
- iu "devigo" pasigi semajnfinojn kaj feriojn sen iu ajn kontakto kun la samklasanoj.
Sed pli grava ol ĉio ĉi estas por mi la sento de la malproksimeco de mia unua amrilato al knabino.