Dum mia patrino batis min nur relative malofte kaj pro komprenebla kialo kaj ŝiaj batoj kaŭzis ne multe da fizika, sed preskaŭ nur psikan doloron (elrevigo!), mia patro kutimis puni min jam en okazoj, kiuj ŝajnis al mi tute bagatelaj, precipe ĉe provoj protesti, batante min per la plata mano tiom forte kontraŭ la postkranio, ke mi, sentante nepriskribeblajn dolorojn, deziris restantajn damaĝojn kiel "pruvon", kaj fine, kiam mi ne povis trovi tiajn, detenis min, tremanta per la tuta korpo, sed ankoraŭ ne vere konscia pri kulpo, de memmortigo nur la penso pri la eblo poste skribi
pri tiuj okazaĵoj.