"Bone!", diras Ralf post legado de la artikolo. Tio ne estas multe, sed li ja estas tute alispeca homo ol mi, kun tute aliaj pensoj kaj problemoj. Poste ankaŭ Irene, la "poetino", kaj Klaus, kiu okupiĝas pri la varbanoncoj kaj la enpaĝigo, tralegas ĝin, kaj esprimas sin same kiel Ralf: "Bone!" Mia nervozeco preskaŭ tute malaperis, mi sentas min certagrade feliĉa.
Ralf proponas, ke ni nun traserĉu iujn kajerojn kaj librojn por trovi taŭgajn ŝercojn kaj desegnaĵojn por la gazeto. Mi volonte konsentas, kvankam mi konscias pri tio, ke tiu okupo estas supraĵa. Sed ial mi ĝojas, ke ni ne pli detale parolas nun pri mia artikolo. Dum tuta horo mi trovas preskaŭ neniun taŭgan desegnaĵon, sed tio nun ne tiom gravas por mi. Antaŭ ol adiaŭi la aliajn, mi demandas Ralf, kiam aperos la gazeto. "Post tri semajnoj", li respondas.