La venontan tagon mi rigardas miajn samklasanojn iomete alie ol antaŭe. Mi rimarkas, ke ankaŭ iliaj okuloj ne aspektas tiom gaje... Ankoraŭ tri semajnoj, kaj ili ekscios, ke tiu ĉi mondo, en kiu oni kaŝas sian suferadon, ne estas la vera mondo.
Sed... ĉu ne ekzistas ankaŭ malavantaĝoj? Mi ne plu estos sola, sed inter amikoj. Mankos al mi la trankvilo kaj la tempo por pripensi. Mi staros senŝirme. Iel mi ŝatis la solecon... Kaj