Feliĉe la paŭzo jam finiĝas. Mi iras en la klasĉambron, kie tuj komenciĝos la leciono pri la
Post la leciono denove estas paŭzeto, kaj mi vidas, ke Johannes remalfermas la gazeton kaj - li eĉ legas mian artikolon! Subite li turnas sin al mi kaj alparolas min. Scivole kaj samtempe tremante mi aŭskultas: "Kion signifas 'instruostoj?'", li demandas, montrante per la fingro sur vorton ĉe la fino de mia artikolo, kaj ridetas iomete. "Instruistoj", mi respondas, sentante min samtempe senŝarĝita kaj elrevigita. Ĉu tio estas ĉio, kion li havas por diri pri mia artikolo? Li estas supraĵulo, jes, mi fakte ne kalkulis je li en miaj planoj plibonigi la mondon...