Mi biciklas hejmen tra la aŭtuna pejzaĝo, konstatante kun bedaŭro, ke en la postaj lecionoj neniu plu alparolis min pri mia artikolo. Verŝajne ili bezonas iom pli da tempo, por tralegi kaj digesti la artikolon. Ĝi ja estas parte iomete komplika, skribita en eble tro peza stilo, kaj ne ĉiu trovis jam en la paŭzoj la necesan tempon kaj trankvilon por okupiĝi pri ĝi. Sed nun, ĉi-posttagmeze, ili eklegos...
Alvenante hejmen, mi revidas paĉjon, kaj pensas: "Nun ĉiuj scias, ke vi malpravas. Eble vi kredus, ke mi volis ofendi vin. Sed verŝajne vi eĉ ne ekscios, kion mi faris. Aŭ se jes, tiukaze jam centoj aŭ miloj da homoj estos legintaj tion kaj estos sur mia flanko. Sed mi ja ne volis vin ofendi, mi ne deziras malbonon al vi..."