Post iu leciono mi malsupreniras la ŝtuparon hazarde apud sinjorino Keller, mia instruistino pri la germana. Estas jam la tria tago post apero de mia artikolo. Subite ŝi rigardas min riproĉe kaj
ekparolas: "Diru, Manfred, kian strangan artikolon vi skribis en la lernejana gazeto?" Dum momento ni silentas, ĝis ŝi, sciante, ke al tiu demando mi ne scias respondon, daŭrigas: "Sciu, ankaŭ mi estis batita, sed tio estis bona por mi. Kaj mi konas vian patron kaj scias, ke ankaŭ li celis nur vian bonfarton!" - "Mi malkonsentas!", mi diras, kaj ni disiĝas. Ĝuste kontraŭ tiaj
danĝeraj opinioj mi volis batali... Ŝi ne komprenis, ne volas kompreni, ne povas kompreni... Feliĉe ŝi kritikis nur tion, pri kio mi estas plej firme konvinkita!
La posta tago estas senleciona sabato, en kiu mi restas hejme. Mi pasigas la matenon en mia ĉambro, legas kaj lernas iomete. Subite panjo eniras: "Jen letero por vi", ŝi diras, kaj mi surpriziĝas legante sur la koverto mian adreson skribitan en manskribo, kiun mi jam delonge konas: "Martina!", mi pensas fulmrapide, kaj fakte: Sur la dorsflanko troviĝas ŝia nomo. Torento
da varmo trakuras mian korpon; mi sentas ĝojon, feliĉon! Ankoraŭ dum kelkaj minutoj mi rigardas la koverton, vidas, ke la letero estas maldika, sed ŝajnas, ke tiu unu folio, kiun ĝi entenas, estas plenskribita de ŝi...