Finfine mi aŭdacas malfermi ĝin kaj eklegas. Subite miaj ĝojo kaj feliĉo malaperas, restas scivolemo, timo kaj miro.
Saluton Manfred!
Kiam en la aŭtunaj ferioj mi ricevis vian leteron, mi sufiĉe seniluziiĝis, ĉar mi neniam estus kredinta, ke tiel aspektas via internaĵo. Ju pli ofte mi legis vian leteron, des pli mi ĉagreniĝis,
pro du kialoj: unue, ĉar mi sentis min observita de vi, kaj due, ĉar vi multrilate malĝuste (!) prijuĝis min.
Kaj nun, kiam aperis via artikolo en la lernejana gazeto, mi decidis skribi leteron al vi, ĉar mi rimarkis diversajn aferojn, kiujn mi miaopinie sciigu al vi: Same kiel en via letero al mi, tiel ankaŭ en tiu artikolo vi kondamnas viajn kunhomojn, kiuj estas tiom supraĵaj, interesiĝas nur pri bagateloj, kaŝiĝas malantaŭ hipokritaj maskoj kaj ne perceptas vin kaj viajn problemojn.
Sed mi pensas, ke interesiĝo pri motorcikloj, rezultoj de futbalaj maĉoj ktp. ne devas ekskludi la kapablon helpi aliajn homojn ĉe iliaj problemoj. Mi ekzemple ŝatas okupiĝi pri muziko kaj tamen opinias min kapabla paroli kun aliaj homoj pri ties problemoj. Kaj krome vi ne povas postuli, ke aliaj homoj helpu vin venki viajn problemojn, se vi ne kontaktas aliajn homojn por helpi ilin ĉe iliaj problemoj.
Sed plej malplaĉas al mi la fakto, ke vi serĉas la kulpon pri viaj problemoj ĉiam nur ĉe la aliaj homoj kaj neniam ĉe vi mem.
Mi petas vin, bonvolu pensi pri tio, kion mi skribis al vi.
Ĝis,
Martina