Elreviĝinte mi relegas la leteron; mi rigardas ŝian maldekstren klinitan manskribon, kiun mi nun trovas malbela kaj infaneca. Kompreneble mi devos respondi al ŝi, ke ŝi nur miskomprenis min; ni ja fakte havas la samajn celojn - nome la forigon de problemoj, ne nur de miaj propraj... Legante la unuajn frazojn denove, mi subite havas ideon por la komenco de mia respondletero:
Kara Martina,
vi ne povas imagi, kiom mi ĝojis pri via letero - antaŭ ol malfermi ĝin...
Sed tiu spritaĵo ne povis forŝovi la malgajon, kiun mi sentas.
Vundis min precipe la aserto, ke mi serĉas la kulpon ĉiam nur ĉe aliaj homoj. Ĝuste tion mi ĉiam riproĉas al paĉjo... Ĉu panjo pravis dirante, ke mi "fariĝos tute sama al mia patro"? Ŝi diris tion iam, kiam mi senpripense riproĉis ion al ŝi. Mi tuj pentis tion, tamen...
Tiam mi pensis: Se panjo pravus, mi devus mortigi min, ĉar mi ĉiurimede devus eviti tian samecon... Sed feliĉe mi estis sufiĉe konvinkita pri tio, ke mi estas profunde en mia internaĵo tute alia homo kaj neniam povos fariĝi sama al mia patro. Mi estas konscia pri mi mem, kapablas ekkoni ĉiujn miajn malbonajn emojn kaj kondutojn kaj sukcese kontraŭbatali ilin... Sed nun ankaŭ Martina diris tion, eble eĉ ne tute malprave.