La tagon antaŭ Kristnasko panjo denove donas leteron al mi. "Jen - por vi!", ŝi diras. Denove rigardo sur la adreson sufiĉas por ekscii, kiu sendis ĝin: Tiuj belaj, grandaj, rondetaj literoj memorigas min pri Veronika. Mi tre ĝojas pri tiu letero, sed - kontraste kun dum ricevo de tiu de Martina - mi ne sentas min feliĉa pro ĝi. Mi ja ĉiam admiris la maturecon kaj humanecon de
Veronika, sed bedaŭrinde ŝi estas iom alta kaj ne aspektas tute bela laŭ mia gusto. Mi nur malfacile povas imagi ŝin
Sciante, ke tiu letero sendube estas afabla (alikaze ŝi ja certe ne estus skribinta ĝin ĵus antaŭ Kristnasko!), mi kun agrabla sento malfermas ĝin kaj eklegas:
Kara Manfred,
Vane mi klopodis respondi al via artikolo en la lernejana gazeto. Provante tion, mi rimarkis, kiom malfacile estas ordigi proprajn pensojn kaj vortigi ilin tiel, ke oni ne estu miskomprenata.
Tio certe estus okazinta, ĉar min kaptis la tento koncentriĝi tro sur detaloj. Pro tio mi preferis rezigni pri tiu
Tamen mi volas simple diri al vi, ke mi legis vian artikolon kaj ke ĝi estis por mi instigo por pripensado. Iom skuis min la konstato, ke mi fakte nenion sciis pri vi, kvankam ni jam tre longe konas unu la alian.
Mi ne volas fari multajn frazojn, sed preferas nun elkore deziri al vi, ke vi fariĝu kontenta en via vivo.
Ĝis - kaj ĝojan Kristnaskon
via Veronika
"Ne estas multo, kion ŝi diras", mi pensas. Tamen la letero estas ĝojiga; mi rimarkas, ke en tiu de Martina tute mankas bondeziroj...