元日
王安石(1021 - 1086)
爆竹声中一岁除,
春风送暖入屠苏。
千门万户曈曈日,
总把新桃换旧符。
La novjara tago
En petard-krakaj sonoj forsvenas pasint-jaro,
En printemp-varm’ oni drinkas sen avaro.
Mil kaj mil familiojn karesas brila suno,
Fetiĉon novan gluas oni al pordklap-paro.
elĉinigis Minosun