打球图(晁说之)
打球图
晁说之(1059 - 1129)
阊阖千门万户开,
三郎沉醉打球回。
九龄已老韩休死,
无复明朝谏疏来。
Pripentro de pilkoludo
Chao Yuezhi (1059 - 1129)
Palacaj pordoj unu ovriĝas post alia:
Reĝo1, ludinte pilkon2, revenas jam ebria.
Oldiĝas Jiuling3, mortis Han Xiu4. Plu donos al li
Admonojn kaj konsilojn neniu pens-racia.
1.Reĝo : nome la imperiestro Xuanzong de Tang-dinastio (618 – 907); inter la popolo, poste, oni nomas lin ankaŭ Sanlang.
2. Pilko: speco de piedpilko en la antikveco en Ĉinio. Ĝi estis fermita per streĉitaj folioj el ledo kaj plene ŝtopita per rizbrano.
3. Jiuling: nome Zhang Jiuling. Unu, honesta kaj kompetenta, el la ĉefministroj dum la regado de la imperiestroj Xuanzong.
4. Han Xiu: alia ĉefministro kvalite simila
elĉinigis Minosun