dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区学习问题讨论 Diskutado pri problemoj en lernado → [转帖]读rejna诗集随感

您是本帖的第 2011 个阅读者
树形 打印
标题:
[转帖]读rejna诗集随感
ydwei
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:铜牌世界语者
文章:136
积分:2472
门派:绿色
注册:2006年7月6日
楼主
 用支付宝给ydwei付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给ydwei

发贴心情
[转帖]读rejna诗集随感

信马由缰读诗乐  
---读rejna诗集随感

国柱曾经写过一篇介绍rejna的短文。已收入我的第一本电子书《说项集》里。没想到这却带来一个机缘,使我有幸能读到新出版的rejna的诗集《suno kaj ombroj太阳和阴影》。诗集是2002年由flandra esperanto-ligo出版的。不知是有意安排还是巧合,正好是在作者80岁这一年。这,于读者于作者,都是一件好事。于作者,恰好作为对80岁寿诞的纪念,于读者,也是一个激励和鼓舞,让我们都看看,即使从50岁(知天命之年)以后才开始学习世界语,只要辛勤笔耕,就必有所获,甚至于达到大器晚成,走向世界,也是有可能的。
这本诗集共收54首世界语原创诗歌。有格律诗,词hajko, rondelo, trioleto和自由诗。全书71面,分为两辑。
第一辑收入44首诗歌,名为suno kaj ombroj。看起来诗人很喜欢这一辑的题目,所以也用它来作为全书的名字。
第二辑收10首诗歌,名la homo kaj la naturo。特点是均与环境保护有关。展示了作者悲天悯人的情怀。看起来是因为比重大,单独成辑了。
集中的诗歌,大多不长。最短的sorcxas la pluvo,只有4行8个单词,一个标点(句号)
post la pluvo/ serena sunlumo./ trembrilas/ larmoj surbrancxe
最长的la bukedo也只有36行。给人总的印象是亲切,平易近人。平凡人,平凡思,平凡诗,平凡美。
卷首页有一行题辞la esenco de la vivo estas amo。突出了作者的特点:充满爱心。爱世界,爱世人,爱生活,爱阳光,爱大海,爱树林,爱大自然,爱花爱草。
因为爱,而珍惜,不愿看到被污染。人心不要被污染,环境不要被污染。
但事实上却是不断在被污染,人心的污染源(权和钱),在许多地方,且成为时尚,被盲目追逐。所以这世界上有阳光也有阴影。
这世界上,当然总是凡人居多。凡人的生活中,又以凡境居多。若无点化,也就只有俗人俗世了。
诗歌之妙用,能化凡境为诗境,化凡人为诗人。不信么?请看rejna的这本诗集,就是明证。
诗歌能激发人的想像力,作者的和读者的,概莫能外。思绪乘了想像的翅膀,无拘无束自在地飞翔。全无时空障碍。产生奇妙的想不到的结果。
因为有了想像,作者能在下厨时想到秋日的郊游(21)。能把雾中沙丘想像成仙山琼岛(15)。从今想到昔,由此想到彼。
因为有了想像,读者在读今时能怀古,读外时能思中。我在读这部诗集时就想到了东岳泰山上的摩岩石刻,想到了孔子(公元前551-公元前479),想到了袁枚(1716-1795),想到张中行(1909-)。我深信作者决不会料到我的这些奇怪的遐想。因为大多是毫不相关的东西。
中国人称被污染的人世为浊世。读好诗就会有一种远离浊世、清静(清净)的快乐。所以当我读到rejna的诗句:flanke de vojo/ trans ligna ponteto,/ la homa socio ne plu ekzistas,/ majestas arbaro en memsuficxo 小桥外,红尘不在(p.12. en la arbaro)...时,我想到了泰山上的摩岩石刻暂远红尘。
孔夫子说过学诗的好处之一是可以多识草木之名。这本诗集里就有许多,如:antrisko, fikario, galanto, jasmeno, kratago, krokuso,lavando, leontodo, lilioj,liknido,lobelioj,negxborulo, ranunkolo,rozoj,所以我想到了孔子。
奇妙的思绪:在厨房里作餐,却想到秋天的郊游。rejna的榜样似乎在告诉我们,只要你肯用心去感受和发现,时时处处都有可供入诗的题材。这就暗合中国诗人袁枚(1716-1798)说过的:但肯寻诗便有诗,灵犀一点是吾师。夕阳芳草寻常物,解用都化绝妙词。
rejna在50岁接触世界语之前是名不见经传的家庭妇女。张中行先生有过之,70岁之前默默无闻,但厚积而薄发,一发则不可收,散文大师,名满华夏。有人甚至称之为值得研究的“张中行现象”。是珍珠早晚会放光芒。但要有个触发点。是世界语造就了女诗人rejna。
la jam maljunaj arboj ridetas pri l’ impeto,老树盈盈
folioj verdaj flustre susuras en kvieto 绿叶沙沙(24. printempe)
rejna的这本诗集带给我许多的快乐:清静的快乐,无拘无束,浮想连翩的快乐,进入诗境的快乐,与诗人同感悟的快乐,享受世界语原作之美的快乐。超凡脱俗的快乐。把感想写成诗歌的快乐。请朋友分享的快乐。于是我也把感想写成了下面的诗歌。

rejna

rejna versas kun kor’ amplena
pri cxarm’, abundo kaj koloroj
de granda naturo, kaj floroj
en arbar’, sunlumo serena.

sxi spertis, sub vek’ hipokrena,
miraklojn ecx en hejmlaboroj.
rejna versas kun kor’ amplena
pri cxarm’, abundo kaj koloroj.

sed kelkatempe ankaux splena
igxis, pro oldaj rememoroj,
avertas nin ke mis-furoroj
faras la mondon maledena.

rejna versas kun kor’ amplena.

guozhu(2003-02-25)

---------
gxojo en galopo de liberaj pensoj  
---legante poemaron de rejna

guozhu iam verkis mallongan eseon pri rejna de jong (1922-) kaj kolektis gxin en mian unuan elekronikan libron _hu lauxdas verdakore_. (http://www.esperanto.org/literaturo/huguozhu/)
ekster mia atendo, tio donas al mi bonsxancon ke mi havas la felicxon legi sxian novan poemaron suno kaj ombroj. la poemaro estas eldonita de flandra esperanto-ligo (fel) en 2002. do fresxdata. mi ne scias, cxu tio okazas pro intenca arangxo aux nur dank’ al hazarda koincido, ke gxi aperu gxuste en la 80-a jaragxo de la poetino. tamen tio estas vere bona afero, cxu por la auxtorino aux same por ni legantoj. cxar, la bela poemaro tute tauxgas servi kiel gratulo omagxe al la 80-jara jubileulino; kaj, samtempe kiel kuragxigo aux stimulo por ni legantoj. gxi edife montras al ni la fakton, ke, ecx se oni komencis lerni esp-on tiel malfrue en sia pli-ol-50a jaragxo, nur se li/sxi persistu en sencxesa diligenta plum-plugado, li/sxi certe abunde rikoltas, aux fruktdonas, kiel parolis proverbe: la parto plej vasta venas la lasta. ecx famo trans landlimoj ankaux estas atingebla.
en tiu cxi nova poemaro estas kolektikaj 54 poemoj originale versitaj en esperanto, cxu ritmaj, aux fiksformaj (ekz-e hajko, rondelo, trioleto...)kaj liberaj. la libro havas 71 pagxojn kaj estis dividita en du kolektoj.
en la unua kolekto suno kaj ombroj estas kolektitaj 44 poemoj. supozeble ke la poetino tre sxatas gxian titolon, sekve ankaux per tio nomis la tutan libron.
en la dua kolekto estas kolektitaj 10 poemojn, cxiuj iel rilatas al ekologia temo, manifestante la grandaniman zorgon de la auxtorino pri la homa mondo. cxu pro tio ke ili okupis suficxe grandan proporcion, sekve estis redaktita en aparta kolekto.
plejparto de la poemoj en la poemaro estas ne tre longa, el kiuj la malplej longa peco sorcxas la pluvo (p.49) konsistigxas el nur 8 vortoj en 4 versoj kun unika punkto:
    post la pluvo/ serena sunlumo./ trembrilas/ larmoj surbrancxe
ankaux la plej longa peco  la bukedo nur el 36 versoj en 9 strofoj. gxenerale la libro impresas per simpleco kaj intimeco facile alirebla. simpla homo. simpla penso. simpla poemaro en simpla beleco.
sur la frontpagxo legigxas sentenco: la esenco de la vivo estas amo.
tio trafe montras la karakterizajxon de la auxtorino: kun amplena koro. amo pri la mondo. amo al la homaro. amo pri vivo. amo pri sunlumo.amo pri maro, pri arbaro, pri la granda naturo, pri floroj kaj plantoj.
amo naskis gardemon, ne volante vidi poluadon cxu al homa koro aux al medio. beduaxrinde tamen la poluado sencxese dauxras, kaj, en multaj lokoj, la fonto de la poluado al homa koro (potenco kaj mono) ecx farigxis mis-furoro kiun multaj homoj blinde cxasas. tial en la mondo estas kaj la suno kaj ombroj.
en nia mondo, nature ordinaraj homoj nombras pli multaj; kaj, en la vivo de ordinaraj homoj, la ordinaraj tagoj nombras pli multaj. do, se mankas poezio , en nia mondo (post)restas nur banalaj tagoj de banalaj homoj.
tamen poezio havas tiel mirindan povon, ke gxi povas transformigi la banalan vivon poezia situacio, kaj ordinaran homon poeto. cxu mi parolas troige? rigardu la poemaron de rejna kaj vi konvinkigxos.
poezio povas aktivigi la imagipovon de homoj, senescepte cxu de auxtoro aux de legantoj. per la facilaj flugiloj de imago, nia penso ekflugos libere kaj senbride, tute sen katenoj de la tempo aux spaco, kio kondukos al mirinda kaj neniam antauxatendita rezulto.
dank’ al la libera imago, nia auxtorino povas ekpensi pri la auxtuna ekskurso sur alta dunopinto, aux ke ni kune pasxas sur arbara pado kiam sxi laboras en sia kuirejo viandon fritante (p.21 mirakle), aux ke la suproj de la dunoj/ dume igxas revinsuloj (p.15 la bukedo). sxia penso transsaltas de nuntempo al pasinteco aux de unu al aliaj aferoj.
dank’ al la libera imago, penso de legantoj ankaux povas libere galopi. kiam li legas pri la kuranta, tre eble ekpensas pri antikva tempo. aux, kiam li legas pri fremduloj, sed ekpensas pri cxinoj. cxar mi mem ja spertas tion. ekz-e, kiam mi legas la poemaron de rejna, mi pretervole pensis pri la kaligrafajxo gravurita sur roko de taishan, la fama orienta sankta monto en cxinio. mi ankaux ekpensis pri konfuceo (551-479 a.k.), pri la talenta poeto yuan mei(1716-1795), pri la majstra prozisto s-ro zhang zhong’xing(1909-) kc. mi tutkore kredas ke la auxtorino estimata rejna neniel povus diveni pri tiuj miaj ekstravagancaj pensoj, kiuj galopis ja tro senbride kaj tro malproksimen al absolute senrilataj nekoncernatoj.
cxinoj kutime nomis la poluitan homan mondon malpura mondo. kiam oni legas bonan poemon aux poemaron, li povas senti la gxojon malproksime disigxi for de la malpura mondo kaj gxuon de kvieto kaj anim-purigxo. tial,kiam mi kun gxuo legas la versojn de rejna:
flanke de vojo
trans ligna ponteto,
la homa socio ne plu ekzistas,
majestas arbaro en memsuficxo (p.12. en la arbaro)...
mi ekpensis pri la kaligrafajxo gravurita sur roko de taishan, kiu legigxis portempe malproksimigxi for de la homa socio plena de levigxantaj polvoj.
foje konfuceo diris: (la poemoj) povas ankaux plivastigi vian konon pri la nomoj de birdoj, bestoj kaj vegetaloj .(analektoj de konfuceo.esp-a eldono. p.84). kaj mi vere konis multajn nomojn de vegetaloj en la poemaro de rejna, ekz-e: antrisko, fikario, galanto, jasmeno, kratago, krokuso,lavando, leontodo, lilioj,liknido,lobelioj,negxborulo, ranunkolo,rozoj...kc. tial mi ekpensis pri la majstro.
la fakto, ke kuirante rejna povas mirinde pripensi de terpomoj al auxtunaromoj, de pato al beato, de omlet’ sur plado al kuna pasxado sur arbara pado, servas kvazaux modelo, kiu instruas al ni ke cxie kaj cxiam vi povas trovi bonajn tempojn por versado. tio vekis mian memoron pri talenta poeto yuan mei(1716-1795), kiu iam versis jene:
poemojn vi trovos per aspiro,
se vin gvidas pegaza inspiro.
dank’ al lertpluma versado, cxarmas
ecx banalaj herboj, sunsubiro...
antaux ol kiam en sia 50-a jaragxo rejna ekkontaktis esp-on, sxi restis senfama dommastrino. kaj tiom pli agxa estis nia majstra s-ro zhang zhong’xing, cxar li restus tute senfama ecx gxis sia 70-a jaragxo. sed multjara akumulado kondukas erupcion, ecx senbridan,poste li farigxis tiel famega en cxinio kiel majstra prozisto, ke oni ecx inventis la terminon fenomeno zhang zhong’xing por akademia studo. jes, perlo certe ekbrilos cxu pli aux malpli frue, sed necesas mecxo-eksplodigilo. ja estas esperanto kiu faris rejna-n poetino. kaj ankaux estas esperanto, kiu havigas al mi la eblon legi tiel senpere la korversxon de la auxtorino en originalaj versoj.
la jam maljunaj arboj ridetas pri l’ impeto,
folioj verdaj flustre susuras en kvieto (p.24. printempe)
la poemaro de rejna alportis al mi multajn gxojojn: gxuo de kvieto, gxuo de senbrida galopo de liberaj pensoj, gxuo de eniro en poezia mondo, gxuo de samsento kun la poetino, gxuo de originala esp-a beletrajxo, gxuo de disigxo de filistra mondo, gxuo de versado pri mia propra sento por kungxuo de esp-istaj geamikoj. sube estas mia modesta rondelo.

rejna

rejna versas kun kor’ amplena
pri cxarm’, abundo kaj koloroj
de granda naturo, kaj floroj
en arbar’, sunlumo serena.

sxi spertis, sub vek’ hipokrena,
miraklojn ecx en hejmlaboroj.
rejna versas kun kor’ amplena
pri cxarm’, abundo kaj koloroj.

sed kelkatempe ankaux splena
igxis, pro oldaj rememoroj,
avertas nin ke mis-furoroj
faras la mondon maledena.

rejna versas kun kor’ amplena.

guozhu(2003-02-28)


Estu Kabe, kiu neniam Kabeigxas.
ip地址已设置保密
2006/7/9 11:52:53
ydwei
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:铜牌世界语者
文章:136
积分:2472
门派:绿色
注册:2006年7月6日
2
 用支付宝给ydwei付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给ydwei

发贴心情

介绍女诗人 rejna de jong 雷伊娜

纪念碑式的巨著esperanta antologio 共有两个版本。1958年初版,全书共 642 p.面,收 1887-1957(七十)年间35国90位诗人的380首世界语原创诗歌。为迎接世界语百年大庆,此书于1984 年出了经过增补的第二版,全书共887p. 收1887-1981(九十四)年间35国163(国柱统计为343)位诗人的706首世界语原创诗歌。因为中国的印刷费用低,这第二版是在中国印刷的。这样一来,中国的世界语者也才有机会买到和读到这本重要的原著。
国柱在写“简明世界语诗词格律讲座”的第7封电子信件中,选取了荷兰世界语女诗人雷伊娜rejna的一首absurdajxo《荒谬》,作为自由体诗歌样品。在esperanta antologio书末的作者简介栏目中,我们可以读到对rejna de jong 雷伊娜的介绍,不长,全文如下:
rejna de jong (1922-): nederlandanino; dommastrino, antauxe instruistino. esp-isto de 1973. komencis verki originalan e-poezion en 1974. multfoje premiita en literaturaj konkursoj 1975-1981. verkoj : en senvoja sovagxejo (traduko, 1979); divershumore ( poemoj, 1980)
(rejna de jong 雷伊娜,1922年出生,荷兰女子,家庭主妇,曾当过教师。1973年学习世界语。1974年开始创作世界语原文诗歌。1975至1981年间多次在文学竞赛中获奖。其作品有《在无路的野地》(译文,1979年),《五味集》(诗集,1980年)。)
如果我们把这些公元年份折算成她的年龄,也许会更加醒目一些。我们会发现:雷伊娜学习世界语其实并不早,50岁之前没有任何记录。51岁时才开始学习世界语,但52岁时就开始写世界语原文诗歌了。53-59岁期间频频得奖。57岁时出了译作,58岁时出了诗集。在esperanta antologio中收入了她的六首诗歌:一首词(回旋曲),两首格律诗和三首自由体诗歌。
读了关于雷伊娜的记载,有这么几点感想:一是,雷伊娜无疑是有才气的,但如果她没有学世界语,会怎么样呢?以她的身份和年龄,很可能也就是一个平凡的家庭主妇而已。而世界语开发了她的潜能,焕发了她的青春,使她有所作为,成就受到肯定,乃至进入历史,走向世界。二是,任何时候开始学习,都不嫌晚。中国有句旧话,说是“人过三十不学艺”。此言大谬。雷伊娜就是年过五十才学e(艺)的。世界语者中,还有比她开始得更晚的人,一样学得津津有味,一样学得劲头十足,一样学得怡然自得。当然,也有不少人,比她开始得早。早知道世界语,早接触世界语,早一点学世界语,我以为,这是人生的一种机缘,一种幸运,一种幸福。中国人信缘份,有缘千里来相会,无缘对面不相识。世界上的许多事,许多好事,往往是可遇而不可求的。缘份到了,就该紧紧地抓住它,不要错过。
三是,如果我们没有学世界语,而又想读三十五个国家诗人的作品,我们也许最少要懂二三十种外语才行。而一个普通的中国人,去学荷兰语,有这个愿望和可能吗?

pri poetino rejna de jong

esperanta antologio, la monumenta kolosa poemaro,gxis nun havas du eldonojn. la unua eldono en 1958 estis en 642 pagxoj kun 380 originalaj poemoj, versitaj dum la sepdek jaroj 1887-1957, de 90 poetoj el 35 landoj . poste, okaze de la centjara jubileo de esperanto, aperis la dua kompletigita eldono en 887 pagxoj kun 706 originalaj poemoj, versitaj dum la nauxdek kvar jaroj 1887-1981, de 163 (laux statistiko de guozhu: 343) poetoj el 35 landoj.tiu cxi dua eldono estis presita en la cxina popola respubliko, cxar tie la prespago estis iom malpli kara. dank’ al tio cxinaj esp-istoj havis la sxancon acxeti kaj legi tiun gravan verkon de originala literaturo de esperanto.
kiam mi guozhu verkis mian retan koncizan kurson pri la esperanta metriko, en la sepa mesagxo mi prenis absurdajxon, verkon de nederlanda esp-ista poetino rejna, kiel specimenon de libera poemo. en la biogravioj fine de esperanta antologio ni povas legi mallongan konigon pri rejna de jong, kiu legigxas jene:
rejna de jong (1922-): nederlandanino; dommastrino, antauxe instruistino. esp-isto de 1973. komencis verki originalan e-poezion en 1974. multfoje premiita en literaturaj konkursoj 1975-1981. verkoj : en senvoja sovagxejo (traduko, 1979); divershumore ( poemoj, 1980)
se ni anstatauxigu tiujn jarojn de sunkalendaro per sxia agxo, eble estos pli okulfrapa por nia lego. kun miro ni trovas, ke rejna komencis lerni esperanton fakte ne en sia junagxo, cxar gxis antaux sxia 50-a jaro estis nenia skribo pri tio. sxi komencis lerni esperanton nur en 51-a jaragxo. sed 52-jara sxi jam komencis versi originale. en agxo de 53~59 jaroj sxi foj-refoje gajnis premiojn en literaturaj konkursoj. 57-jara sxi tradukis esperante, 58-jara sxi eldonis sian poemaron. en esperanta antologio aperis resume sxiaj 6 poemoj: unu rondelo, du metrikaj kaj tri liberaj poemoj.
leginte skribon pri rejna, mi havas jenajn pensojn. unue, sendube rejna estas talenta. tamen, kio okazus al sxi se sxi neniam lernis esperanton? laux sxia agxo kaj statuso, plej probable sxi vivas nur kiel banala dommastrino. sed esperanto ekspluatis al sxi latentan talenton, reflorigis sxian junecon, tiel ke sxi faris indajn aferojn kaj sxiaj meritoj estis jese konfirmitaj, konsekvence, sxi iris en la historion kaj al la pli vasta mondo.
due, neniam estas malfrue por lerni. estis malnova popoldiro en cxinio ke agxo de pli ol 30-jaroj tauxgas jam por nenia lerna faro . absoluta absurdo! rejna komencis lerni esperanton ja en sxia agxo de pli ol 50 jaroj. inter vicaro de esperantistoj trovigxas ankaux aliaj s-anoj, kiuj komencis lerni nian lingvon ecx pli malfrue ol sxi, sed same gustoplene, entuziasme kaj gxojplene. nature, trovigxas ankaux nemalmultaj homoj, kiuj komencis sian esp-istan vivon pli frue ol rejna. laux mia opinio, ke oni povas ekscii, kontakti kaj lerni esp-on pli frue, tio estas ia bonsxanco, ia felicxo, laux favora antauxdestino. cxinoj kredas je antauxdestino. kun gxia favoro, homoj interkonatigxas unu la alian ecx trans limo de mil lioj. sen favoro de antauxdestino, homoj neniam farigxos konataj ecx se ili renkontas sin vizagxe-al-vizagxe. por ni, multaj aferoj, bonaj aferoj, ofte estas renkonteblaj dank’ al hazardo sed neakireblaj per strebado. do, se ni frontas al la felicxa sxanco laux antauxdestino, kaptu gxin senhezite kaj nepre ne lasu gxin perdi forglite.
trie, se ni neniam lernis esperanton, tamen volas legi verkojn de poetoj el 35 landoj,kion fari? eble ni devas havi la scipovecon de almenaux 20~30 fremdaj lingvoj.tamen, por ordinara cxino, cxu estas eble ke li havus la deziron kaj ankaux sxancon lerni la nederlandan lingvon?
(guozhu 2001)


Estu Kabe, kiu neniam Kabeigxas.
ip地址已设置保密
2006/7/9 11:53:31
ydwei
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:铜牌世界语者
文章:136
积分:2472
门派:绿色
注册:2006年7月6日
3
 用支付宝给ydwei付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给ydwei

发贴心情

kara s-ro guozhu

读到你写的回旋体诗rejna,很是感动!通篇用-ena押韵,十分难得.

我有一本w.auld 和m. boulton的通信诗集,他们用这种诗体通信,可是竟然省略了整整一段(四行),一般我所见的都是13行,他们却用了9行,请问这是允许的吗?或者在英国就是这样的格式?

(Ardo)


Estu Kabe, kiu neniam Kabeigxas.
ip地址已设置保密
2006/7/9 11:54:00
ydwei
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:铜牌世界语者
文章:136
积分:2472
门派:绿色
注册:2006年7月6日
4
 用支付宝给ydwei付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给ydwei

发贴心情

Guozhu:

《rimleteroj》一书,是威廉奥尔德和波尔顿于1953至1954年间用回旋曲写成的通信集。共收84首。 格律严谨,没有例外。不知您说只有9行的,是第几号信件?我抄过这本书,可以查得出的。下面为第一、二首。
----------------------------------------
rimleteroj (诗信集)

1953-1954

dum tiuj jaroj william auld kaj marjorie boulton korespondadis per posxtkartoj — rondele. tiuj tekstoj konservigxis, kaj jen, kara leganto, vi povas konatigxi kun tiu sendude unika fenomeno…
威廉奥尔德和波尔顿于1953至1954年间用邮政明信片按回旋曲的词牌彼此通信。这些文字保存至今。亲爱的读者,你可以来认识一下这些无疑是绝无仅有的作品吧...(guozhu按:这些诗一共有84首,格律严谨,表达自由,令人似乎有读<红楼梦>中史湘云林黛玉月夜联句之感受,可见诗歌到了高手之中,就能随心所欲,运用自如,令人羡慕也。)

1.
de a. al b.奥尔德致波尔顿
(1953.09.27)
mi vin invitas korespondi  我邀请您用回旋曲的词牌通信,
rondele: cxu l’ propono logas?  这个提议是否颇有吸引?
gxis nun mi tede monologas,   迄今为止我总是只能独白,
sed volas jam dueton fondi.  可是现在想把二重唱来进行。

ni versojn vidas kore sponti,  我们看见诗句从心上诞生,
se nur la muzoj nin apogas —   只要能有支持着我们的诗神。
mi vin invitas korespondi  我邀请您用回旋曲的词牌通信,
rondele: cxu l’ propono logas?  这个提议是否颇有吸引?

mi sendas, manjo, por vin sondi, 亲爱的波尔顿,我这就来信,
cxar la ideo min provokas,  因为这个想法向我挑战。
sugeston jenan. mi do vokas:  于是我向您发出呼唤:
cxu emas via kor’ respondi?  您的心能否给我回应?

mi vin invitas korespondi.  我邀请您用回旋曲的词牌通信,

2.
de b. al a. 波尔顿复奥尔德
(1953.09.29)
duelinviton mi akceptas, 我接受两个人决斗的邀请
ecx sub rondela disciplino, 甚至于按回旋曲格式的命令,
kvankam vi estas versmasxino 尽管您是个作诗的机器
kaj multe pli ol mi adeptas. 比起我来不知多少倍地高明。

vian ideon mi perceptas, 我领会您的意图,
vi min stimulas, kiel vino. 是想像酒一样给我促进。
duelinviton mi akceptas, 我接受两个人决斗的邀请
ecx sub rondela disciplino, 甚至于按回旋曲格式的命令

mi min el lukto ne esceptas 我不会让我置身斗外,
kaj mi duelos kun obstino. 我会把决斗顽强地进行
hej, skoto, kion vi konceptas,啊,在想什么呢?您这个苏格兰人!
kiam vi sendas al anglino 当您给一个英国女人来信。

duelinviton? mi akceptas! 是两人决斗吗?我接受邀请!


Estu Kabe, kiu neniam Kabeigxas.
ip地址已设置保密
2006/7/9 11:54:26
ydwei
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:铜牌世界语者
文章:136
积分:2472
门派:绿色
注册:2006年7月6日
5
 用支付宝给ydwei付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给ydwei

发贴心情

pardonu min!

nun mi ne trovis tiun libreton en mia oficejo,cxu mi earis en mia memoro?sxajne jes.

sed estas mafacile,ke oni ne povus sercxi la ricxajn rimojn por verki poemon.

(Ardo)


Estu Kabe, kiu neniam Kabeigxas.
ip地址已设置保密
2006/7/9 11:54:51
ydwei
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:铜牌世界语者
文章:136
积分:2472
门派:绿色
注册:2006年7月6日
6
 用支付宝给ydwei付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给ydwei

发贴心情

Guozhu:

rimleteroj ekzistis ankaux en la cxina literaturo.
用诗歌的形式来写信,中国古代也有过。如
孔平仲. 北宋诗人。字义甫,一作毅父。新喻(今江西新余县)人。生卒年不详。英宗治平二年(1065)进士。曾为秘书丞、集贤校理、江东转运判官等。他就曾经写过一首《代小子广孙寄翁翁诗》

爹爹来密州,再岁得两子。牙儿秀且厚,郑郑已生齿。
翁翁尚未见,既见想欢喜。广孙读书多,写字辄两纸。
三三足精神,大安能步履。翁翁虽旧识,伎俩非昔比。
何时得团聚,尽使罗拜跪。婆婆到辇下,翁翁在省里。
大婆八十五,寝膳近何似?爹爹与奶奶,无日不思尔。
每到时节佳,或对饮美食,一一俱上心,归期当屈指。
昨日又开炉,连天北风起。饮阑却萧条,举目数千里。

这首诗的特点,一是以诗歌的形式,二是以小孩的口吻,(代)作的一封平安家书。
文不满二百字,内容是谈家常,写得清新活泼、自然流畅、意深情挚。千载之后的读者,仍然会感到十分亲切动人 。
当然也能够读出一些今天没有了的东西,如“再岁得两子”以及出现了五个小孩子的名字(按国策, 现在一家不允许有两子,更不可能有五个),如“尽使罗拜跪”(现在早已经取消了跪拜礼)。

清代还有个更有名的“以词代书”的例子:

顾贞观(1637-1714)
金缕曲  二首
寄吴汉槎宁古塔,以词代书,丙辰冬寓京师千佛寺冰雪中作。

季子平安否?便归来,平生万事,那堪回首!行路悠悠谁慰藉?母老家贫子幼。记不起、从前杯酒,魑魅搏人应见惯,总输他,覆雨翻云手。冰与雪,周旋久。
泪痕莫滴牛衣透。数天涯、依然骨肉,几家能够?比似红颜多命薄,更不如今还有。只绝塞、苦寒难受。廿载包胥承一诺,盼乌头马角终相救。置此札,君怀袖。

我亦飘零久。十年来,深恩负尽,死生师友。宿昔齐名非忝窃,只看杜陵消瘦,曾不减、夜郎孱愁。薄命长辞知已别,问人生,到此凄凉否?千万恨,从君剖。
兄生辛未吾丁丑。共些时,冰霜摧折,早衰蒲柳。词赋从今须少作,留取心魂相守。但愿得,河清人寿。归日急翻行戍稿,把空名,料理传身后。言不尽,观顿首。

这两首词情真意切,发自肺腑,十分好懂,作于清康熙十五年(1676)。吴汉槎是作者的好友,因顺治丁酉(1657)科场案谪戍宁古塔。顾贞观时在太傅纳兰明珠家坐馆,与太傅之子纳兰性德相交甚好。顾贞观求援于纳兰性德,尚无结果。顾贞观就写了这两首词寄给汉槎。
陈廷焯后来评论这两首词的特点时,说是“只如家常说话,而痛快淋漓,宛转反复,两人心迹,一一如见。虽非正声,亦千秋绝调也!”
纳兰性德读到这两首金镂曲,感动得流下了眼泪,说:“河梁生别之诗,山阳死友之传,得此而三。此事三千六百日中,我当以身任之。”
顾说:“人寿几何?公子乃以十载为期耶?”太傅纳兰明珠听到以后,为之援手,吴汉槎获救,得以提前结束了流放、生还回京了。
袁枚《随园诗话》卷三之二十八节记有这个故事,并且评说道:呜呼,公子能文,良朋爱友,太傅怜才,真一时佳话。

不过,像世界语文学中的《rimleteroj》这样的作品,由大诗人威廉奥尔德和波尔顿,于1953至1954年间,用回旋曲交替写成,且数量达到84首之多,在中文诗歌中似乎还没有可以比照的例子。
alia bedauxro, ke neniu el la supremenciitaj poemoj estis tradukitaj (esp-en aux cxinen) por gxuo trans lingva baro.



Estu Kabe, kiu neniam Kabeigxas.
ip地址已设置保密
2006/7/9 11:55:23
ydwei
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:铜牌世界语者
文章:136
积分:2472
门派:绿色
注册:2006年7月6日
7
 用支付宝给ydwei付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给ydwei

发贴心情

(Guozhu)

valentin melnikov (ruslando) 评此书
http://www.esperanto.org/ondo/r-jong.htm
--------------------------------------------------------------------------------

al mi restas nur postparolo
rejna de jong. suno kaj ombroj: poemaro originale verkita en esperanto. — antverpeno: fel, 2002, — 75 pgx.
tiu negranda verskolekto malhavas prefacon kaj informojn pri la auxtorino; kelkfraza prezento far chris declerck sur dorsa kovrilo apenaux rimarkeblas. do legu sen antauxjugxoj: jen poemoj kun rimoj kaj ritmo (iufoje iom lama), jen “liberaj”.

cetere, mi plezure trovis preskaux eksmodajn poemformojn — trioleton, rondelon… la temoj estas kaj eternaj (amo, naturo, rememoroj), kaj modernaj (poluado, konsumsocio, atomenergio). do io por cxies gusto. la enhavo ofte suficxe banalas, kelkfoje ecx tro (“kvankam”, “surprizo”). tamen ecx banalaj vortoj kun banala rimo foje impresas akre:

subite sagas la dolor’:
por cxiam tio estas for.
fakte cxiujn ideojn kaj sentojn ni jam plurfoje auxdis de aliaj poetoj, tamen rejna de jong ofte sukcesas turni ilin per nekutima flanko. foje por tio servas ecx regulo de esperanto-gramatiko (“dolcxamaro”). iam lasta verslinio tute sxangxas la sencon de la tuto (“dimancxa mateno”, “nia vivo-libro”). ne mankas ankaux cxiutagaj bildoj, viditaj “per fresxa okulo” (“sorcxas la suno”), troveblas vere perlaj frazoj: “fulma fajrero transsaltis tempone”, “sxafoj salute nin albeis”.
la plej atentindaj poemoj en tiu kolekto estas angore minoraj, sed vere majstraj. jen “al cxiuj naskotoj”:

naskotoj,
(…)
prefere abortigu vin!
ne pensu, ke vi — gxuste vi! —
savos la homaron,
cxar kion iam skribis dante
pri l’ infero,
tio validas por la tuta homa mond’:
“cxiun esperon lasu cxe l’ enpasxo”.
kaj jen “finigxis la libro”:
finigxis la libro kiun ni verkis kune,
el via senforta mano
falis la plumo.
al mi restas nur postparolo.
la tuta libreto estas malgaja, senteblas gxenerala auxtora pesimismo, al “la naiva optimisto” la auxtorino rilatas kun amara ironio.
kelkaj poemetoj mencias konatajn esperanto-poetojn, kun aludoj al ties verkoj.

vere mirigis min ricxega vortprovizo de la poemaro. mi kvazauxnostalgie rememoris pri iama “sezona dialekto” kaj devis retrovi vortaron, kiun mi jam dum dek kelk jaroj ne bezonis por legi beletron. ja malmultaj esperantistoj konas tiomkvante nomojn de birdoj kaj plantoj (kaj kapablas rekoni tiujn en naturo)…

etaj mankoj de la libreto tute ne dependas de la auxtorino. la cxefa bedauxrindajxo miaopinie estas bela, sed neoportuna litertipo — kelkaj literoj tre similas unu la alian: majusklaj a, r, b, ankaux majusklaj k, h apenaux distingeblas, kaj speciale minusklaj “a” kaj “o”. tio ja precipe agacas por esperanto — rusoj, rememoru, kiel oni riprocxas nin pro malklara prononco! preserarojn mi tute ne rimarkis. la kovrilo prezentas belan pejzagxon, la brosxuron vere agrablas preni en la manojn.

bonega donaco por trankvila meditema homo, kiu scias kaj sxatas esperanton. legu gxin, kiam vi tristas dum longaj vintraj vesperoj…

valentin melnikov (ruslando)

la ondo de esperanto. 2003. №3 (101)



Estu Kabe, kiu neniam Kabeigxas.
ip地址已设置保密
2006/7/9 11:56:12

 7   7   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.10156 秒, 3 次数据查询