19. FAMILIO
“Kia patro, tia filo.”
INFANO. Bebo, bebĉareto, bebvestaro. Suĉinfano. Mamo. Cico. (Areolo) / Cicumo. Mamnutri. La lakto de la patrino estas la plej bona nutraĵo por la beboj. Malagrafi sian korsaĵon kaj suĉigi la bebon. Suĉi la lakton de dungita nutristino. Lakta febro. Infano metita for de la mamo. Demamigi. / Infanistino.
La Madono kaj la Bebo. / Dorlotata infano. Endormigi per kantado. Luli bebon al dormo. Lulilo. Lulkanto: baj, baj, lu. “Mia etulo”.
La patrino kovis sian filon. Kroĉiĝi al la jupo de la patrino. Cedi al infano. Montri, havi anĝelan paciencon.
Solinfano. La sola filo, ilia espero por la estonteco. Orfo. Unuenaskito. Rajto de unuenaskiteco. Ĝemeloj. Ĝemela simileco.
Neleĝa, eksteredzeca filo(= bastardo ). Elserĉado de patreco per esploro de sangogrupoj. Adopta infano. Adoptaj leĝoj. Adoptaj gepatroj. Rilatoj inter adoptito kaj adoptinto. / Miaj adoptaj gepatroj.
Vartejo, gardejo por infanoj. Infanĝardeno. Malgrandaj infanoj kaŭas laboron, grandaj-doloron. En infano vidiĝas, kia homo fariĝos.
PATRINO: patrinaj zorgoj, karesoj, indulgoj. / Adorinda patrino. / Ŝi donis du filojn al la edzo. Patrino kiu sin mem forgesas por siaj infanoj. Esti por iu kiel patrino. Por patrino, ne ekzistas infano malbela. Bato de patrino ne longe doloras./ Kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon. Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj por unu patrino.
Multinfanulino. Solpatrino. Vidvino de (post)oficisto.
PATRO. FILO: Duonpatro. Prapatroj. Prafiloj. Patra koro, amo, beno. Senindulga patro. Patre admoni. Fila amo, devo, respekto. Filo simila al la patro per la karaktero. Li estas la portreto, la vivanta bildo de sia patro. Homo, kiu havas la honoron esti mia filo.
Familianoj. Samsanguloj. Parencoj. / Agnato, kognato. Avo patrinflanka. Onklo sur la patra flanko. Praonklo. Oĉjo. Kuzo je la tria grado.
Posteuloj. Antaŭuloj. Seninterrompa ĉeno de generacioj. Genealogia arbo. Branĉo de familiano. / Atavismo. Incesto(=sangadulto).