20. FELIĈO-MALFELIĈO
“Pelu mizeron tra l’ pordo,
ĝi revenos tra l’ fenestro.”
FELIĈO pura,perfekta, nemisksita, sennuba, ekstaza, perdita, facile atingebla.
Akiri, perdi feliĉon./ Ebria de feliĉo. Radii de feliĉo. Boli de ĝojo. Naĝi en plena feliĉo. Sopiri al feliĉo. Ĝoji pri ies feliĉo.
Favorato, dorlotato de Fortuno. Mi estas la plej feliĉa homo sur la tero, en la mondo./ Larmoj de ĝojo.
Ĝui per anticipo la estontan feliĉon. Havi fidon pri sia estonteco. Doni al iu antaŭguston de tiu feliĉo./ Feliĉo estas delikata floro. Vitro kaj feliĉo ne estas fortikaj / Pensi nur pri ĝojoj kaj plezuroj. (Vidu: RIĈA) / Nur suferinto ŝatas feliĉon. Esti levita ĝis la sepa ĉielo (= ĉe la supro de feliĉo)./ Homa feliĉo estas pasema.
MALFELIĈO: antaŭflari, sperti malfeliĉon. Vidi ĉion nigra. Pesimismo (por la pesimismo glaso estas neniam duonplena, sed ĉiam duonmalplena).
Certe okazis al li malfeliĉo. Malfeliĉo trafis lin. Li estas la aŭtoro de sia malfeliĉo. Ĉiu forĝas sian sorton. Malforta volo (kiu rompiĝas sur la cirkonstancoj). Amasiĝas obstakloj, baroj, malfacilaĵoj. / Maljusteco de la sorto. Ne havi bonan ŝancon. Peza bato de la sorto. Submeti sin al la sorto. Pro kio vi kolerigis la Fortunon, ke ĝi...
Barakti en financa embaraso. Esti en tre premita situacio. Malriĉa kiel muso preĝeja. Mi simple kaj litere, ofte, ne havas eĉ kion manĝi, per kio min vesti. Krom la vestaĵo sur la korpo mi posedas nenion. Li havas tiom, kiom li surhavas. / Jen la fidela bildo de mia situacio./ Pezaj zorgoj premas mian bruston.
Ŝuldi al iu monon. Droni en ŝuldoj. Sidi en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj. Amasigi ŝuldon sur ŝuldon. Li ne volis sin devontigi ( en la futuro ) al pagado de grandaj sumoj. Ne sufiĉas ploro al kreditoro. Datfalo (kiam oni devas pagi ŝuldon).
Lombardi . Lombardejo./ Mi promesas, ke mia ŝuldo estos pagita la 9-an de Majo. (Mi senŝuldiĝos, kvitiĝos la 9-an de Majo).
Havi multe da zorgoj. La zorgo manĝas la homojn. Sidi en vera kaĉo, ĝiskole en la peĉo. Implikiĝi en malagrablaĵoj. Maro da mizeroj. Suferoj ne venas izolitaj . Ŝi staris ankoraŭ ĉe la komenco de sia Kalvaria vojo./ Alporti al iu la misfortunon. Redukti iun al mizero. Amarigi , veneni, maldolĉigi la vivon al iu. Alkonduki iun al mizero.
Niaj esperoj falis en abismon. Enfali en malesperon. Treni sian mizeran ekzistadon . La fundo de mizero. Suferi grandan , profundan mizeron./ Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron./ Senfina litanio da plendoj.
Persekutita de la fatalo. Lamenti . Ĝemi. Veki kompaton. Eksenti kompaton al iu, pro io. Rigardi la aferon kun (pli)kompata okulo. Ĉiu estu bona kaj kompaema al sia frato. Aktiva pruvo de kompato. Kompatinda. “Povra”. Pli bone estas enviigi ol kompatigi./ Emociiĝi antaŭ tia mizero.