21. FIERA - AMBICIA - HUMILA
“Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas.”
Ambicia, malhumila, “orgojla”, aroganta, impertinenta, (povas esti :) oficisto, funkciulo, princo, rigardo, teniĝo, mieno, letero, tono./ Avida je gloro, al laŭdoj./ Ĉasi famon.
Okupi altan situacion. Li ne estas homo ja ajn. Triumfi super ĉiuj obstakloj, malfacilaĵoj. Fari profundan impreson. Li estas la fiero de sia patro./ Avanci pro merito. Promocii. Promocivica tabelo.
Ekzistas laŭdaj ambicioj. Havi la ambicion fariĝi... Akiri al si meritojn. Strebi , aspiri al grandaj faroj, pli altaj celoj. Lia ambicio estas .... Lin spronas ega ambicio. Meti limon al sia senbrida ambicio. Oni ne devas havi tro da konfido al si mem.
Meriti estimon. Amasigi sur sin ĝojojn kaj honorojn. Esti tenata en granda estimo, taksata kiel alte estiminda, grandvalora, alte aprecata. Li ĝuas grandan aŭtoritaton super siaj kolegoj pro sia kompetenteco./ Havi profundan estimon por iu. La aŭreolo de la sukceso.
La multo da mono faris lin malhumila. Enblovi fieron en ies bruston. Gloraltigi ĝis la ĉielo. Brile glorigi iun. Incensi iun ĝis sufoko. Dronigi iun en laŭdoj. Ne ĉesi laŭdi iun. Ne povi tro (sufiĉe ) laŭdi. Prikanti ies gloron./ Taksi iun pli alte, ol kiom li meritas. Estu dirate por lia laŭdo... . Ne ŝpari laŭdojn pri io./ Avara je laŭdoj.
Lin ebriigis la laŭdo. Avida je gloro. Akiri al si gloron. Tiaj herooj estas la fiero de sia lando. Nenio mankas al lia gloro.
Fiera kiel pavo, kiel Hispano. Veŝtokrevige fiera. Fiere rigardi. Trakti iun de alte. Paroli el alta celo./ Ŝveli de fiero. Fiero ŝveligas lian bruston. Li estas tro fiera por obei. Tio ne estas kaŭzo por fieriĝo./ Ekflami pro ofendita fiereco./ Megalomanio./ Pensi, ke li estas la centro de la mondo.
Ambicia oficiro, politikisto. Karieristo./ Li “descendos” de sia alta piedestalo. Kiom multe mi donus, por ke...
Malaltigi , humiligi, rompi ies fierecon. Descendigi iun de lia alta ĉevalo.
Cedigi sian “orgojlon” antaŭ la cirkonstancoj. Tio instruos al li pli da modesteco. Senti sin humiligita.
Humile fleksiĝi sub malamika potenco, el la forto de la cirkonstancoj./ malaltiĝi al iu.
Esti kontenta je, per, pro, pri sia sorto. Havi la fierecon ne peti helpon.
Bone estas esti humila kun malriĉuloj.
Afekti modestecon. Li havas en si grandan modestecon. Modesta kiel violo./ Li estas malkontenta pri si mem.