22. GAZETO - OPINIO
“En ĉiu kranio estas sia opinio.”
OPINIO persona, komuna, populara, tre prudenta, ortodoksa, ne konforma, direkte kontraŭa al, arte fabrikita, bazita sur, fundamentita. Opinion formuli, gardi, konservi, ŝanĝi, revizii, bazi sur (realaĵo), altrudi perforte, ekstermi, elradikigi , adopti. La fluktuado, la diverseco de la opinioj.
Aŭdi plej diversajn opiniojn. Kolekti la opiniojn de la amikoj. Sin apogi sur ies opinio. Pri tio , ĉies opinioj konsentas. Post la diskuto la opinioj ankoraŭ pli diverĝis. La opinioj ŝajnas kristaliĝi al unueca solvo de la problemo.
Laŭ mia opinio vi estas malprava. Mia opinio baziĝas sur 19-jara sperto. Lia opinio ne multe pezas en la pesilo.
Mi opinias tute same kiel vi, tute malsame (alie) ol vi. Ili akordas kiel akvo kaj fajro. Mi havas alian opinion, sed ne volas enŝovi min kun mia opinio. Konfirmiĝis la opinio, ke...
La publiko , kutimanta opiniadi ĉiun atakanton bravulo kaj ĉiun atakaton kulpulo./ Opinisondo.
Mi pensas, do mi estas.
GAZETO: revuo, ĵurnalo, magazino.
Artikolo reportera, propaganda, sensacia, seka, morda, acerba. Fari la rubrikon teatran, filman, sportan, monduman. La angulo de ŝakamatoroj. Felietono. Teatra kritikisto. (Vidu: TEATRO). Reportero. Milita korespondanto.
Kunlabori ĉe gazeto. Redakti. Redaktoro./ Lasthoraj novaĵoj. Rebaki tutan artikolon. Represita artikolo. Revuo de la revuoj. Ne ĉia gazeta artikolo estas ege fruktoporta. Influa gazeto. La gazeto deziras nur regali la legantojn per novaĵo.
La aŭtoro de la artikolo. Bone informita gazeto. Penetri ĝis la koro de la temo./ Bone vortigita ideo. Klare aludi ĵusan skandalon. Raporti pri ĝi severe kaj malŝate. Tiu artikolo estas nur deliraĵo. Garantii pri la ĝusteco de la informo. Trempi sian plumon en galon, venenon. Partia ĵurnalisto.
Ne povi lasi tiun provokon sen reago. Eviti personan polemikon. Elstreki ĉion, kio havas personan karakteron./ Pri kelkaj detaloj mi petos, ke ili estu redaktitaj iom pli precize.