每日一词 SATURI 飽和 /bao3-he2/
SATURI 飽和 /bao3-he2/
1. Solvi substancon en iu fluaĵo ĝis tiu ĉi ne povas solvi pli:
在液體中溶解物質真到它無法再溶更多
La akvo de la Malviva Maro estas saturita de mineraloj.
死海的水飽含著礦物.
2. Plejeble plenigi per io konkreta:
盡多地充滿某具體物
Tiun matenon sunaj radioj saturis mian ĉambron.
那個早上陽光充滿我的房間.
Mi ne povus vivi en tiu urbo pro la saturado de ĝia atmosfero per gasoj de aŭtoj.
我無法生活在那個城裡, 因為它的大氣裡充滿著汽車廢氣.
La aero saturiĝis per odoro de floroj.
空氣裡充滿著花香.
3. Plejeble plenigi per io abstrakta:
盡可能地充滿某抽象物
Malpaco saturis atmosferon.
不安充滿著大氣.
Mi estas saturita de ĝojo!
我充滿歡樂!
Ŝi jam estas supersaturita de lia agreso.
她已過度地被他的侵犯所充滿.
tradukis Manlajo (Tajvano)