23. INSULTOJ
Insulto(j) kruda, kruela, reciproka(j).
Tuta rozario da insultoj. Torento da insultoj. Insultoj pluvas./ “Molesti”.
Ĵeti insultojn al ies vizaĝo. Verŝi sur ies kapon plenpoton da insultoj. Superŝuti iun per insultoj, per koto. Sputi insultojn al iu. Galaj, malicaj vortoj. Surĵeti, surkrii iun per koto kaj ŝlimo. Vorto dirita neniam revenas.
Respondi nur per insultoj. Mi havas kion respondi al mia insultanto. Fi! Kia malkonvena esprimo. Blasfemi. Sakri. Sakraĵo.
Arkikanajlo! Protokanajlo! Abomena kanajlo! Kanajlo de la plej bela akvo! Mizera , penduminda fripono. Kreteno! Stultulego!
Aĉulo. Melonkapulo. Flavbekulo. Napokapulo! Nekonvinkebla ŝtipkapulo. Malnobla bruto! Ventkapulo!
Fermu vian klapon! Trifoje stulta. Senvalora nulo!
Kornulo!
Nepenetrebla muro de stulteco.
NORDA PRISMO n°3/1972