24. JUSTICO - KRIMO
“Kiu pekis , tiu pagu.”
JUSTICO:
Alegorio de la Justico: bronza matrono kun pesilo.
Pesilo: atributo de la juĝpovo./ Ministrejo pri justico.
Delikto; ŝtelo, fraŭdo, insulto, uzuro. Delikto oficiale persekutenda.
Krimo: mortigo, dombruligo, seksatenco, infanŝtelo./ Rajto de sindefendo./ Monfalsisto.
Oni komencas per ŝteletoj, oni finas per ŝtelegoj. “Latrono”. Vivi el rabado. Prifriponi la gapantojn (pripluki iun). Kleptomanio./ Hipokriti honestecon. Malfermita kelo tentas al ŝtelo.
Okazo faras ŝteliston.
Komplici kun iu. Pruvi ies komplicecon. Denunci siajn komplicojn. Denunco de iu al iu, kontraŭ iu, pro iu. Ŝtelisto ne perfidas ŝteliston./ Imanenta justo.
Honorkoncerna afero. Plendi ĉe la tribuanlo./ Meti , deponi plendon ĉe la tribunalo, ĉe la juĝisto. Mi esperas, ke mia afero venos baldaŭ antaŭ la tribunalo. Proceso komenciĝas. Troviĝi sub la valido de iu paragrafo. Procesi, fari juĝon kontraŭ (super ) senhonora fripono. Konfronti. Akuzi iun pri io, ke li faris ion. Malveraj akuzoj.
Aperi trian fojon antaŭ la tribunalo./ Publikeco de la proceso. Esti kondamnita pro ŝtelo de kasmono, pro enrompa ŝtelo, kiel enrompisto, pro ŝtelo kun brutalaĵoj. Aŭdaca ŝtelisto./ Puni ŝteliston je malliberigo, al plej malhonoraj punoj. ( malgraŭ, kontraŭ ĉia atendo ).
Kulpi brutalaĵojn kontraŭ infano. La admono de la juĝisto al la kondamnito por pli bona konduto.
Liberigi akuziton kaŭcie.
Verdikti. Apelacii. Konfirmi verdikton.
Justa, partia juĝisto. Juĝisto celanta justecon, akcelanta la veron. Juĝi objektive. Korupti juĝiston. Aĉetebla juĝisto./ Talaro. Juĝisto devas havi du orelojn./ Subaĉetita, fripona atestanto.
Pri propra afero neniu juĝas libere. Vi ne povas esti samtempe juĝanto kaj juĝato. Neniu povas esti juĝisto en sia propra afero.
Juro. Juraj formalaĵoj. Formalo de juro. Jurisprudenco. Paciga juĝisto. Enketa juĝisto. Tribunalo de la unua instanco. Civila jurisdikcio./ Kasacia kortumo. Apelacia kortumo. Alta kortumo.
KRIMO: Oni trovis iun kun tratranĉita gorĝo. Enpiki ponardon en ies bruston./ Identigi la kadavron./ Krimo de pasio. La pasio kondukas al krimoj. Mistera krimo. La okazejo de la murdo./ Distingi inter okaza mortigo aŭ intenca murdo. Antaŭpensita, besta krimo. La intenco “konstituas” la krimon.