Teksi, streĉi reton kontraŭ iu. Lasi sin entiri en reton. Fali en kaptilon./ Kaptito laŭ parolo. Gangstero ĉassekvata, persekutata kaj arestita. Mankateno.
Akuzi iun pri murdo. Ne aŭskultinte, ne kondamnu. Zorge esplori la aferon antaŭ ol suspekti iun. Imputi al iu krimon; kulpigi iun pri krimo. Krimanta eraro. Invoki ateston. Ĝis la fino de la proceso, la akuzito malkonfesis la krimon. Li konsciis sian senkulpecon, sed ne povis ja elmontri sian pravecon. Kredi je ies senkulpeco. La honorindeco de lia filo estis difektita de tiu akuzo. Restariĝis lia honoro.
Konfesi krimon. Krii al venĝo. Kapkosta, mortmerita krimo. / Ŝtonumi.
Prezentiĝi por arestiĝo. Kulpokonscio lin ŝarĝas. Homo kies konscienco estas ŝarĝita de mortigo.
Pridemandi kulpigiton./ La kulpinto metis ĉion sur onian dorson./ La demandoj de la enketisto estas plenaj de insidoj. Enketa juĝisto.
Havi materialan, nerefuteblan pruvon en la mano. Akumuli pruvojn kontraŭ la akuzito. Pruvi per atestaĵoj de okula atestanto. Invoki ies ateston. Mensoganta atestanto. Raporti pri ĉiuj cirkonstancoj . Indigni pro ( pri ) maljusta akuzo. Kaptita ĉe la freŝa faro.
Malprave, senpruve akuzi. Pruvi sian senkulpecon. Via senkulpeco ne estas pruvita, do neadebla, neigebla. Ne ĉiu akuzito estas kulpulo./ Nun lia krimo estas pruvita.
Alvoki iun kiel atestanton. Kredindeco de atestanto. Fari, meti ateston. Certeco de atesto. Atesti favore al iu./ Elmeti atestojn kontraŭ iu. / Falsa ĵuro. Depozicio. La atesto kongruas kun la asertoj de la akuzito. Cirkonstancoj ekskludantaj kulpecon. Kontroli alibion. Malkovro de nova fakto senkulpigas lin.
Pridemandi politikan krimulon. Persekuti, torturi, turmenti, martirigi. Barbaraj turmentoj. Torturo per akvo, elektro. Draŝi, tradraŝi al iu la dorson.
Konstati ies kulpecon. Lia kulpeco ne plu estas duba. Deklari iun kulpa. Akto de akuzado. La akuzito havas tre bonajn antecedentojn ( se konsideri la antaŭaĵojn...)
Komenci kriminalan proceson. Krima afero./ Fari juĝon kontraŭ (super) iu. Kriminala tribunalo: asiza juĝĉambro./ Juĝi pordoferme.