Ĝusta kalkulado forigas disputon.
Kalkuli ĝuste , erare, rondcifere, en la kapo, laŭ (per) la fingroj. Mensa kalkulo. Kalkulo algebra, infinitezima, diferenciala. Kalkulo pri probablecoj.
Miskalkuli. Erari en kalkulo. Pruvo per naŭ. En adicio enŝteliĝis eraro.
Nombro para, nepara, finia, nefinia. Entjero. Decimal komo.
La kvar bazaj operacioj de aritmetiko.
Adicio: 3+4=7 tri plus kvar faras (= estas ) sep. Sumo (7).
Subtraho: 10-6=4 dek minus ses faras kvar. Diferenco (4).
Multipliko: 2×6=12 duoble ses faras dek du. Aŭ: du per ses estas dek du. Produto (12).
Mulitplikanto. Multiplikato, la multiplika signo. La multiplika tabelo.
Divido: 61÷4=15...1 sesdek unu dividite per kvar faras dek kvin, restas unu.
Kvociento (15). Dividato (61). Dividanto (4).
3/7 tri sur sep (aŭ: super sep) =3 seponoj.
La plej granda komuna divizoro.
La plej malgranda komuna oblo.
Frakcio ordinara, decimala: 3/4. 75/100=0.75
Frakcia nombro ( miksa frakcio ): 54
4 3 dividato (= numeratoro)
4 dividanto (= denominatoro)
En la duuma nombrosistemo 4 estas skribita: 100 kaj 7, 111.
Potencigo: 153 dek kvin en la tria potenco./ 24=16 la kvara potenco de du estas dek ses. Levi nombron al la kvina potenco.
Elradikado: la kvarapotenca radiko de sescent dudek kvin estas kvin ( ) . La noa radiko de 10.
La radiko de 8 per 3 estas 2 () .