RAMPI 爬 /pa2/
1. Antaŭeniri, trenante sin sur la ventro:
以腹引身前進
Vidu, la serpento rampas.
看, 蛇在爬行.
Lacerto estas rampulo (reptilio).
蜥蜴是爬蟲.
2. Pene, malfacile kaj malrapide antaŭeniri:
艱難且緩慢地前進
Ŝtelistoj rampis trans granda barilo.
小偷爬過高大的欄杆.
Li perdis la vojon kaj ne povis elrampi el la arbaro.
他迷路且無法從樹林脫困.
Mi trovis la truon kaj enrampis tra ĝi.
我發現洞並爬過它.
3. Pene kaj malfacile supreniri:
艱難地往上行進
Mi rampis sur la arbon.
我爬上樹.
Finfine mi surrampis la pinton de la monto!
終於我爬到了山頂!
4. Sin etendi sur iun supraĵon:
伸展自己在某物上方
Sur la muro rampis rampaj kreskaĵoj.
牆上長著攀爬的生物.
Ni forigis ĉiujn rampaĵojn de la domo.
我們把房子的攀爬生物都清除了.
5. Malnoble sin humiligi:
低賤地自己丟臉
Mi ne ŝatas homojn, kiuj rampas antaŭ la potenculoj.
我不喜歡對權勢者卑屈的人.
Liaj rampaj salutoj eĉ kolerigis min.
他卑屈的招呼甚至引我生氣.
Genuojn homoj fleksas nur tiam, se la rampado profiton donas.
人們只在卑屈帶來好處時才會屈膝.
tradukis Manlajo (Tajvano)