29. KONGRESO
“Unueco donas forton.”
Preni sur sin la malfacilan taskon aranĝi kongreson. Centralizi la kongresajn servojn. La kongresanoj devas sin anonci plej baldaŭ./ Delegitoj rajtigitaj. Pagantaj gastoj./ Akceptejo. Akcepto al la kongresanoj. Interkonatiĝa vespero./ Urbodomo dekoraciita per ĉiuj naciaj flagoj. Flagitaj stratoj./ La kongreso promesis esti grandioza.
Patroni la k-. La kongreso okazos sub la aŭspicio de la registaro. Honori per ĉeestado. Estis la unua fojo, ke ministro parolis en Esperanto./ Mortintaj batalantoj. Mi proponas , ke ni honoru ilian memoron per leviĝo de (= de sur ) niaj seĝoj.
Ĉeesti per propra korpo, kun karno kaj ostoj./ Aklami la veteranon. Malfermi solene la kongreson. Deklari la kongreson malfermita. La procesio de la delegitoj./ Havi festan paroladon (kiu) estis la kulmino de la kongreso. La arto de parolado. Li estas oratoro pli el naturo ol el arto.
“... Ĝi estas la sonoj de io granda, kiu naskiĝas,” (Unua kongreso, Bulonjo ĉe Maro, 1905)
Post kiam, post ol la prezidanto, la aĝo-prezidanto, malfermis la kunsidon, oni komencis la tagordon./ La “buroo” konsistas el la prezidanto (esti prezidanto nur pro formo), la vicprezidantoj kaj la sekretarioj de la kvar komisionoj. / Kvorumo atingita.
Transiri al la problemoj. Ataki demandon./ Partopreni en la brila, vigla diskuto. Penetri ĝis la koro de la temo. Proklami siajn principojn en kunveno. Persisti, stari fidele ĉe siaj principoj.
Akcepti tekston, kiel bazon de diskuto. Konsenti principe kun iu. Kolekti opiniojn de amikoj. La nun diskutata kazo. La parolo apartenas al li. Turni kaj returni ideon en ĉiu direkto. Apogi, subteni proponon. En tiu propono kuŝas la solvo de la problemo. Trovi ĝeneralan aprobon. Tiu propono estas laŭ mia opinio tre prudenta.
Esprimi malaprobon. Febra diskuto. Diskuto kun fajro ( pro miskompreno ). Droni en detaloj. Malforta flanko de argumento. Postuli neeblaĵojn. Havi la lastan vorton en diskuto. Protesti kontraŭ per manoj kaj piedoj. La demando ne estas sufiĉe maturiĝinta. Tio tuŝas la esencon mem de la demando. La kerno de la demando. Lasi flanke la demandon pri... Fortaj argumentoj: malsolidaj kritikoj. La malforteco de argumento senhava. Refuti, senvalorigi argumenton per lerta kritiko. Finfine la tuta malkonsento reduktiĝas al diskuto pri la senco de unu vorto.
Eviti akran polemikon, ĉion agresivan, polemikan. Pli akrigi la disputon. Akre batali ies proponon. Ne povi aŭdigi sian voĉon. Rebati atakojn. Sterila diskuto. Retiriĝi kun honoro.
Diversaj fluoj de opinioj. Riĉaj provizo da ideoj. Neakordigebla konflikto. Estas abismo inter tiuj du opinioj./ Lasi la pordon malfermita por nova traktaĵo.
Debati. Polemiki. Kontesti. Repliki. Obĵeti. Refuti. Opona opinio. Defendi sian vidpunkton. Kostu, kiom ĝi kostos, mi defendos mian projekton. Neniu havas la rajton dikti al ... siajn postulojn.