30. KORPO
Vidu: PIV p1258 (65 vortoj).
KORPO, laŭ jena ordo:
1) Kapo. 2) Vango, mentono, frunkto, barbo. 3) Nazo. 4) Okulo, brovo. 5) Orelo. 6)Buŝo, lango, lipo(kiso). 7)Dento. 8)Vizaĝo, mieno. 9) Dorso, flanko. 10) Kolo, gorĝo. 11) Ŝultro. 12) Kokso. 13) Vertebraro + ostoj. 14) Koro. 15) Sango. 16) Haŭto. 17) Haroj. 18) Sensoj.
.........................................................................................................................................................
KORPO: Korpĉekorpa homdenseco. ( Svarmo da homoj. Fendi la bruanta amason. Bori al si vojon per kubuto. Senatente kunpuŝiĝi kun iu. ) Korpulenta. Dikventra. Graskorpa./ Talio.
1) KAPO bela, sencerba, leona, kalva, klinita. Kapo de bastono, pinglo, bolto, martelo.
Kapon ŝanceli, levi, mallevi, turni, balanci, skui, klini.
Jese balanci la kapon. Nee skui la kapon. Teni la kapon klinita. Perdi la kapon. Turni la kapon de bela virino. Agi laŭ sia kapo. Frapi per la kapo kontraŭ la muro. Kun la kapo klinita malantaŭen. Doni fingroklakon sur ies verton. Rigardi iun de la kapo ĝis la piedoj./ Kalkuli en la kapo. Manke de kapo oni devas havi krurojn.
Havi , ricevi, senti kapturnon. Leviĝi ĝis kapturna alto. Meti ion kaploken, frontloken. Sin ĵeti en la akvon, la kapon antaŭen. Fali kap-al-sube. Fali kapantaŭe en la foson./ Reveme balanci la kapon. Honesta de verto ĝis plandoj.
2) VANGOJ: kavetaj, kaviĝintaj, enfalintaj, pufaj, rondaj, sulkoplenaj.
Vangoj brulas post plorado, vangofrapo.
Survangi iun, vangofrapi, fari aplaŭdon sur la vangon. Mi volonte donus al mi vangofrapojn. Al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian.
MENTONO: havi duoblan mentonon./ Mentonrimeno de kasko.
FRUNTO: Kuntiri, sulkigi, kunŝovi la brovojn. Sulkigi la frunton. Lia frunto nubiĝas. Kruta frunto. Faltiĝinta frunto. Tempia faltaro.
Porti sur la frunto la signon, la stampon de io. Havi grandan , interligentan frunton./ Fruntalo.
BARBO bele kombita, distaŭzita./ Karesi al iu la barbon./ Ĵuri per la barbo de l’ profeto.
3)NAZO rekta, kurba, hoka, plata, kuspita.
Naza(j) kavoj, sonoj. Septo. Lobo (alo). Naztruo. Vibrisoj./ Nazalo.
Nazo de plugilo, kruĉo, ŝipo, aviadilo.
Platnazulo./ Nazfluo. Muko. Mukplena nazo. “Mungi” sian nazon. Kiu ne sentas sin nazmuka, ne viŝu la nazon. Havi ruĝan, bonan nazon. Ricevi nazofrapon.
Teni la nazon supren. Iri laŭ sia nazo. Sekvi sian nazon ( agi laŭ instinkto ). Konduki iun je la nazo. Ne montri eĉ la pinton de la nazo. Foriri kun longa nazo. Kuntiri la nazon. Vidi nur ĝis la pinto de sia nazo./ Platigi sian nazon sur la fenestra vitro.
Sur mia nazo ne estas skribite, ĉu mi havas monon.