32. LABORO
“ Kia estas via laboro,
tia estas via valoro.”
Laboro vana, intensa, laciga, herkula, sizifa.
Laboro urĝas, premas, nobligas.
Labori plu (= daŭrigi la labroron), per propraj fortoj, por malgranda salajro, laŭ la mezuro de siaj fortoj, por komuna utilo. Laboristo simpla, specialigita, alte kvalifikita.
Ek al la laboro! Kuraĝe entrepreni ion. Preni la bovon per la kornoj (= iri rekte al la malfacilaĵoj). Esti bolanta de energio. Febre sin ĵeti al la laboro. Profundiĝi en la laboro. Konscience fari sian taskon. Esti absorbita de sia okupo. Labori el la tuta koro. Heroo de la socialista laboro ( laborbrigado). Labori ĝis elĉerpiĝo de sia forto.
Havi multon por fari. Sidi , droni en la laboroj. Ĝis super la oreloj. Esti superŝutita de laboro. Kurbiĝi de multa laboro. Peni per ĉiuj fortoj. Tio estas super ĉiuj homaj fortoj.
Akceli la laboron, kiu alie povus senfine treniĝi. Multope ni pli frue finos la laboron ol unuope. Unuigi la fortojn.
Esprimi la bedaŭron ne povi helpi iun. Min doloras la nepovado helpi vin. Mi estas nun absolute ne kapabla por iu laboro, ne kapabla je io. Por kiu okupo vi sentas vin kapabla? Kio estas via okupo? Havi neniun okupon.
Efika helpo. Helpate de neniu, mi... Kun la helpo... Kiom eblas fari per homaj kapabloj. Avara je helpo. La kvina rado ĉe veturado. Rifuzi sian helpon./ Ĝui tempeton de neokupiteco. Neniu helpanton plu mi deziras.
Laŭnatura inklino al malpenado. Havi hororon de la laboro. Leĝo pri minimuma peno. Elekti la pli facilan parton, flankon de la laboro. Li faris mienon, kvazaŭ li laborus. Farigi per sia frato sian malfacilan laboron. Serĉi pretekston por nenion fari. Li ne kuras post la laboro. Morgaŭ estas la amata tago de la mallaboremuloj. Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ. Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras. Senlaboreco estas la patrino de ĉiuj malvirtoj.
Mallaborema, “pigra”./ “Nomis la leporo la testudon pigra”. ( fablo: Kalocsay). Gapanta nenifarulo. Nenifari piedbalance. Kalkuli la muŝojn.
Laboro ne estas hontinda. Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro. Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni.