33. LERNI - INSTRUI
“Kiu ripetas abunde, lernas plej funde.”
Lernejo elementa, mezgrada, duagrada, supera, teknika, komerca, politeknika./ Konfesia, troloĝata, faka.
Vartejo. Infanĝardeno. Kolegio, liceo, gimnazio. Instituto.
Lernanto naturdotita, diligenta, bona, atenta, pigra, nove bakita; la plej forta ( en ĉio, en sia klaso), “asidua” ( al la lernejo). / Viziti la vagantan lernejon.
Inteligenta: nivelo, debilulo, malfruiĝinto, kapablo(j). Testi lernanto./ Inteligenteco./ La filozofian ŝtonon, la pulvon li ne elpensis. Li ne estas aglo. Li neniam venkis la alfabeton. Ne povi distingi inter sia dekstra kaj maldekstra mano. Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto.
Lernejo por malfruiĝintoj./ Kampanjo kontraŭ analfabeteco. Likvidi la analfabetecon ĉe la popolo.
Memorkapablo estas necesa por bona lernanto./ Papage ripeti gurditan lecionon.
La frueco de lia inteligento estas mirinda.
Multesperiga infano. Realigi, plenumi la esperojn sur lin metitajn. La honoro de nia familio. Kiom mi konas mian infanon, li sukcesos.
Havi la noton: tre bone, bone, ne tute bone, meze bone. La noto kvar signifas: bone. Ricevi la plej altan noton. Superi la rivalon per du poentoj.
Atendi rekompencon por sia bona konduto. Marko de bona konduto. Admoni lernanton pro lia maldiligenteco. Skribopuno. Pluvas punoj. Esti anĝelo inter la homoj sed satano en la domo.
Ekzerco de legado, skribado. Slojdo. Ekspliki tekston malfacilan, ekstemporale. Asimili novajn sciojn. Parkerigi. Parkeri la regulojn, sed asimili ilin./ Ripetado estas la plej bona lernado. Reciti sian lecionon./ La troŝarĝado de la lernejaj programoj.
Tornistro. Liniilo. Cirkelo. Frotgumo. Angulmezurilo. Ortilo./ Forgumi krajonan noton.
Pedagogio estas arto ( aktiva, pasiva pedagogio). Estri siajn afekciojn estas pedagogia postulato. Instruante, ni lernas. Instruado estas por ŝi vera apostoleco. Dediĉi sin al instruo. Instrui ion al iu, instrui iun pri io. Direkti ies studojn, lernanton.
Gvidi , fari korespondan, vesperan, perfektigan, fakultativan kurson. Aŭskulti ies instruon.
Abisma, nesondebla nesciado. Nesatigebla sciavido. Homo lernas sian tutan vivon. Neniu scias ĉion. Lerni el la propra damaĝo. Dediĉi multan tempon al lernado de lingvo. Ellerni.