dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区学习问题讨论 Diskutado pri problemoj en lernado → kiel diri 39 (eamo)

您是本帖的第 1599 个阅读者
树形 打印
标题:
kiel diri 39 (eamo)
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
kiel diri 39 (eamo)

39 MANO - BRAKO -  FINGRO

                  Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra.

La linioj de la mano./ Mano karnodika. Havi la manojn malpuraj. Havi rompitan brakon.

Etendi la manon ( por almozo). Ŝovi la manon en la poŝon. Teni la manon laŭlonge de la kruroj (soldato). Reveni kun plenaj manoj. Plenmano el faruno, da floroj. Pinĉaĵo da salo.

Pugni la manon. Minaci iun per la pugno. Svingi la manon, la pugnon./ Kontente interfroti la manojn. Froti al si la manojn.

Iri mano en mano, brako en brako, interkroĉite per la etaj fingroj./ Preni , kapti iun ĉe la brako, ĉirkaŭ la korpo.

Preni iun je la mano (= lia ), per la mano (= sia ). Ŝi falis kaj ekkaptis min per la manoj (= siaj ) je la piedoj (= miaj).

Preni , teni, kapti iun je (ĉe ) la brako.

Preni sian kapon per ambaŭ manoj. Tuŝi, preni per profanaj, seninicaj manoj. Havi la vortaron prete sub la mano, ĉemane.

For la manojn! / Fali en la manojn de iu./ Foriri kun plenaj manoj./ Fera mano en velura ganto.

Atrofiita brako./ Resti , sidi kun krucitaj brakoj. Kruci, kunŝovi, disŝovi la brakojn./ Porti ion sub, (en) la brakoj. Sin apogi sur ies brakoj. Apogi sin sur la kubutoj. La atingo de mia brako ne estis sufiĉa por kapti la libron el la breto. Strebi mane kaj piede.

Fingro: dika ( polekso ), montra, longa, ringa, malgranda.

Meti la fingron sur ion (serĉante trafi ion). Nervoze tamburi per fingroj sur tablo./ Ne movi eĉ unu fingron./ Mordi al si la ungojn. Donu fingron al avidulo, la tutan manon li postulas. Polmo. Mandorso. Manartiko (= pojno)./ Falango. Ungo ( kaj duonluno). Enkarniĝinta ungo./ Bulmano ( denaska misformiĝo).

ip地址已设置保密
2016/4/1 20:47:27

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询