43 MORTI - HEREDO
“La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas.”
Morto subita, tragedia, tro frua, antaŭtempa, akcidenta, “violenta”, natura, malhonora.
Morti per natura morto, de perforta morto, per haladzo, asfiksio, dronado, de malsato ( permalsata morto), pro inanicio, en sia lito.
Perei per la glavo, en batalo. Se mi pereos, mi pereu./ Restis nur al mi morti.
For! Vi kava, terura, konvulsia rigardo de la morto! La instinkto de memkonservado ne tute ŝin forlasis.
Kiu naskiĝis, tiu ankaŭ mortos. Ĉio havas finon. Ĉiu vivanto devas morti. Ĉiu homo estas mortema. Simpla, tera mortemulo. Falĉilo estas atributo de Morto. La senkompata morto.
Antaŭaverta sonĝo./ “Mortodanco” (SAINT-SAENS).
Perdi la vivon sub ies mano. Suicido (= memmortigo, = sinmortigo). Hommortigo pro malzorgemo. Murdo. Nekropsio. Li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis.
Ekspedi iun en alian mondon. Elpeli iun el la mondo de la vivantoj. Sufoki. Strangoli iun. Krimi. Murdi. / Eŭtanazio. Plifruigi ies morton. Meti iun en danĝeron de morto. Riski danĝeron de morto.
Lia horo ekbatis. Batis la horo de lia morto. La morto jam estas ĉe la sojlo. Stari per unu piedo en la tombo. Anonci siajn lastajn volojn.
Kuraĝe alfronti la morton. Rigardi la Morton en la vizaĝon, alvizaĝe. Barakti kontraŭ la morto. Ŝvebi inter vivo kaj morto. Atendi rezignacie la morton./ Rekomendi sian animon al Dio. Stertori. Liaj okuloj fariĝis vitrecaj, vitreskaj. Diri adiaŭ al la mondo surtera.
Formorti, dormi kaj nenion pli. Esti en la faŭko de la morto. Ekdormi. Endormiĝi por eterna morto, ripozo. / Fino de ĉiuj zorgoj.
La morto rabis al li la infanojn. Frua morto. Perdiĝis granda poeto, kantisto. Paco al lia cindro. Lia morto konsternis ĉiujn liajn amikojn. Priplori ies morton.
Preĝi por la animo de iu. Sen ceremonioj, kaj sen funebraj formoj kaj parado.
Muldigi per gipso la vizaĝon de mortinto. Balzami.
Mortsonorado. Enterigi iun sur la (malnova) tombejo. Mallevo de la ĉerko, en la foson. Estu la tero malpeza, “leĝera” por li. Sepulti. Sepultentreprenisto. Tombo. Monumento. “ Slabo”. Sarkofago. Cenotafo.
Kremacii. Kremaciejo. Cindrourno./ Balzami. (Jozefo ordonis al siaj servistoj balzami lian patron)./ Mumio. Disĵeti la cindrojn de iu al la kvar ventoj. Starigi krucon sur la tombo. Tomboskribo. Ĉi tie kuŝas X.