mi parolis kun mi mem, chefe en la auto (sed vi ankau povas paroli kun via hundo au kato; geamikoj miaj elprovis tion): mi legis numerojn ie ajn, rakontis pri vetero, arboj, personoj, ktp.,
mi serchis uzantojn che lernu et petis al ili intershanghi mesaghojn,
mi elshutis chiujn sonmaterialojn che lernu kaj kreis kd-on, kiujn mi auskultis chiutage en la auto (komence mi komprenis nenion!),
mi sekvis "Gerda malaperis"-kurson (samtempe legu la libron "lasu min paroli plu", kaj kiel eble plej ofte legu lautvoche!),
mi elshutis Esperantajn muzikojn kaj kreis kd-on,
mi renkontis Esperantistojn en apudaj urboj kaj provis paroli nur Esperante kun ili - sen iu krokodilado (estis pli facile por mi, char mi estas germanino, ne francino), char kiam unufoje vi krokodilas kun iu persono, ne estas facile poste paroli esperantlingve kun li/shi,
mi achetis PIV-on kaj kiel eble malplej ofte uzis dulingvan vortaron,
mi printis Esperantajn tekstojn, kiujn mi trovis che lernu kaj prunteprenis Esperantajn librojn en la biblioteko,
mi partoprenis lokajn Esperanto-kursojn por uzi la lingvon kaj trejnighi pri gramatikajhoj, ankau telefoni Esperantlingve estas bona ekzerco,