桥 Ponto
原著:谈歌
世译:Amiko·ilin
黎明的时候,雨突然大了。像泼。像倒。
Kiam ekkrepuskiĝis,la pluvo subite falis pli forte,kvazaŭ verŝite el pelvoj kaj siteloj.
山洪咆哮着,像一群受惊的野马,从山谷里疯狂奔出来,势不可当。
Muĝis la montdiluvo,kiu,nebarebla kiel amaso da timigitaj sovaĝaj ĉevaloj,torentis el la valo.
工地惊醒了。人们翻身下床,却一脚踩进水里。是谁惊慌地喊了一嗓子,100多号人你拥我挤地向南跑。但,两尺多高的洪水已经开始在路面上跳舞。人们又疯了似的折回来。
La konstruejo surprizite vekiĝis. La homoj eksaltis el la lito ,kaj ĉe la unua ekstariĝo sur la piedoj tuj tretis en la akvon. Pro la abrupta alarmita kriego oni ne scias de kiu,pli ol cent homoj,interpuŝiĝante,kuregis suden. Tamen,la montdiluvo,pli ol du futojn alta,jam dancadis sur la vojsurfaco. La homoj,kvazaŭ frenezaj,retroturniĝis kaj kuregis malantaŭen.
东西没有路。只有北面那座窄窄的木桥。
Nek oriente nek okcidente troviĝis vojo. Nur norde troviĝis ligna ponto.
死亡在洪水的狞笑中逼近。
La morto persekute alproksimiĝis en la malica ridado de la diluvo.
人们跌跌撞撞地向那木桥拥去。
La homoj ,stumblante,puŝis sin en la direkto al la ligna ponto.
木桥前,没腿深的水里,站着他们的党支部书记,那个不久就要退休的老汉。
Antaŭ la ligna ponto,en la akvo alta ĝis la femuroj,staris ilia sekretario de la Partia branĉo,kiu estis maljunulo baldaŭ emeritiĝonta.
老汉清瘦的脸上流着雨水。他不说话,盯着乱哄哄的人们。像一座山。
La pluvakvo disfluis malsupren sur la ostecan vizaĝon de la maljunulo. Simila al la monto,li restis silenta,kun okuloj najlitaj al la bruantaj homoj.
人们停住脚步,望着老汉。
La homoj haltigis siajn krurojn kaj turnis siajn okulojn al la maljunulo.
老汉沙哑地喊话:“桥窄。排成一队,不要挤。党员排在后边。”
La maljunulo kriegis al la homoj per raŭka voĉo: "La ponto estas mallarĝa! Formu vicon kaj ne interpuŝiĝu! La partianoj devas esti malantaŭ la vico!"
人群里喊出一嗓子:“党员也是人。”
"La partianoj ankaŭ estas homoj!" aŭdiĝis la kriego de inter la homamaso.
有人响应:“这不是拍电影。”
"Tio ne estas filmludo!" eĥis alia krio.
老汉冷冷地说:“可以退党,到我这儿报名。”
"Venu kaj anoncu vin al mi,se vi volus eliĝi el la Partio!" la maljunulo respondis per frida voĉo.
竟没人再喊,100多号人很快排成队伍,依次从老汉身边跑上木桥。
Nenia krio. Pli ol cent homoj tuj enviciĝis,kaj unu post unu,laŭvice kuregis preter la maljunulo sur la lignan ponton.
水渐渐窜上来,放肆地舔着人们的腰。
La akvo kreskis iom post iom alten kaj senskrupule lekadis al homoj la taliojn.
老汉突然劈手从队伍里拖出一个小伙子,骂道:“你他*的还是个党员吗?你最后一个走!”老汉凶得像只豹子。
Subite,la maljunulo ĵetis la brakon antaŭen kaj eltiris junulon el la vico,insultante: "Ĉu vi,al la diabloj,ankoraŭ meritas esti partiano? Vi foriros la lasta de ĉi tie!" La maljunulo sovaĝiĝis,kiel leopardo.
小伙子狠狠地瞪了老汉一眼,站到一边。
La junulo pafis la maljunulon per siaj furiozaj okuloj,kaj tuj poste staris flanken.
队伍秩序井然。
La vico iris en perfekta ordo.
木桥开始发抖,开始痛苦地呻吟。
La ligna ponto komencis tremi kaj dolorĝemi.
水,爬上了老汉的胸膛。终于,只剩下了他和那小伙子。
La akvo jam rampatingis ĝis la brusto de la maljunulo. Finfine postrestis nur li kaj la junulo.
小伙子竟来推他:“你先走。”
La junulo ekpuŝis la maljunulon,dirante: "Vi unue foriru!"
老汉吼道:“少废话,快走。”他用力地把小伙子推上木桥。
"Ne malŝparu tempon pri mi! Tuj for de ĉi tie!" la maljunulo kriegis,kaj forte puŝis la junulon sur la lignan ponton.
突然,那木桥轰地塌了。小伙子被吞没了。
Neatendite,la ligna ponto disfalis kun tondrobruo en la akvon. La junulo estis englutita de la akvo.
老汉似乎要喊什么,但,一个浪头也吞没了他。
La maljunulo ŝajnis preta krii ion,tamen,la subita ondego ankaŭ faŭkumis lin.
白茫茫的世界。
Regis blankeca mondo.
五天以后,洪水退了。
Kvin tagojn poste,la diluvo formortis.
一个老太太,被人搀扶着,来这里祭奠。
Aperis maljunulino,kiu estis apogita sur la brako de iu.
她来祭奠两个人。她丈夫和她儿子。
Ŝi venis ĉi tien por fari omaĝon al du mortintoj----ŝia edzo kaj ŝia filo.
译自《小小说选刊》
仅是初稿,亟待修正
Amiko·ilin 2014.2.2 于大连