Li laciĝis de marŝado, kaj sidiĝis sur la rando de la trotuaro. Antaŭ lia vizaĝo troviĝis luksa granda restoracio, kies tuta muro flanke de la strato estis el travidebla vitro, tra kiu grandioza branĉforma lustro elĵetis siajn radiojn eksteren. La tuta restoracio ŝajnis kvazaŭ giganta akvario, en kiu la gastoj lukse vestitaj do ŝajnis kvazaŭ multkoloraj fiŝoj por spekti. Li vidis, ke ĉe la tablo apud la strato sidis dika viro, kies hararo kaj vizaĝo kvazaŭ ŝvitus grason, tial ŝajnis ke li estas farita el granda bulo de vakso kun grasita surfaco. Ambaŭflanke de li sidis po unu knabino altstatura kaj ŝpare vestita. La viro turnis la kapon kaj diris ion al unu knabino, kio ekridegis ŝin, kaj la viro ekridis sekve, dum la alia knabino paŭtante frapis la viron per du pugnetoj… Vere ne imagis, ke troviĝas kabinoj tiel altstaturaj, kaj la staturo de Xiuxiu[9] estis eble nur duono de ilia… Li eksuspiris, ve, rememorinta pri Xiuxiu denove.
[9] [Ŝju-Ŝju]
秀秀是本村唯一一个没有嫁到山外姑娘,也许是因为她从未出过山,怕外面的世界,也许是别的什么原因。他和秀秀好过两年多,最后那阵好象就成了,秀秀家里也通情达理,只要一千五百块的肚疼钱(注:西北一些农村地区彩礼的一个名目,意思是对娘生女儿肚子疼的补偿)。但后来,村子里一些出去打工的人赚了些钱回来,和他同岁的二蛋虽不识字但脑子活,去城里干起了挨家挨户清洗抽油烟机的活儿,一年下来竟能赚个万把块。前年回来呆了一个月,秀秀不知怎的就跟这个二蛋好上了。秀秀一家全是睁眼瞎,家里粗糙的干打垒墙壁上,除了贴着一团一团用泥巴和起来的瓜种子,还划着长长短短的道道儿,那是她爹多少年来记的账……秀秀没上过学,但自小对识文断字的人有好感,这是她同他好的主要原因。但二蛋的一瓶廉价香水和一串镀金项链就把这种好感全打消了,“识文断字又不能当饭吃。”秀秀对他说。虽然他知道识文断字是能当饭吃的,但具体到他身上,吃得确实比二蛋差好远,所以他也说不出什么。秀秀看他那样儿,转身走了,只留下一股让他皱鼻子的香水味。
Xiuxiu estis la unusola knabino en la vilaĝo, kiu ne edziniĝis ekteren de la monto, eble ĉar ŝi neniam eliris el la monto kaj timis la ekteran mondon, aŭ eble pro iu alia kaŭzo. Li kaj Xiuxiu estis geamantoj dum pli ol du jaroj. Finfine ŝajnis ke ĉio estas en ordo, kaj la familio de Xiuxiu estis prudenta, postulante nur mil kvindek juanojn por kosto de ventrodoloro (Noto: tio estas speco de fianciĝa donaco, signifante kompenson de ventra doloro kiam la patrino naskis la filinon.) Sed poste, iuj vilaĝanoj laborantaj ekstere revenis kun siaj lukroj. Erdan[10], kiu estis samaĝa kiel li, ne scipovis legi, sed havis viglan cerbon, kaj iris al la urbo laborante ĉe ĉiu domo por purigi kuirejan ventolilon, kun surpriza lukro de pli ol dek mil juanoj post unu jaro. Tiu Erdan revenis antaŭpasintjare por resti unu monaton, kun kiu Xiuxiu iel enamiĝis. La tutaj familianoj de Xiuxiu estis analfabetoj. Sur la krudaj adobaj muroj, krom algluitaj buloj da koto kun melonsemoj, troviĝis ankaŭ jen longaj jen mallongaj linioj ĉizitaj, kiuj estis la kalkuloj, kiujn ŝia patro faris dum jaroj… Xiuxiu neniam venis al lernejo, sed ekde junaĝo ŝi sentas ŝaton al homoj scipovantaj legi, kio estis la ĉefa kaŭzo ke ŝi enamiĝis en lin. Sed botelo da malmultekosta parfumo kaj strio da orumita kolĉeno tute nuligis ĉi tiun ŝaton. “Oni ne nutriĝis per legado,” diris Xiuxiu al li. Kvankam li sciis, ke oni ja povas nutriĝi per legado, sed por li specife, kiu nutriĝis certe pli malbonege ol Erdan, do li povis respondi nenion. Vidinte lian mienon, Xiuxiu sin turnis kaj foriris, nur postlasinte parfuman odoron, kiu igis lin sulki la nazon.
[10] [Er-Dan]
和二蛋成亲一年后,秀秀生娃儿死了。他还记得那个接生婆,把那些锈不拉叽刀刀铲铲放到火上烧一烧就向里捅,秀秀可倒霉了,血流了一铜盆,在送镇医院的路上就咽气了。成亲办喜事儿的时候,二蛋花了三万块,那排场在村里真是风光死了,可他怎的就舍不得花点钱让秀秀到镇医院去生娃呢?后来他一打听,这花费一般也就二三百,就二三百呀。但村里历来都是这样儿,生娃是从不去医院的。所以没人怪二蛋,秀秀就这命。后来他听说,比起二蛋妈来,她还算幸运。生二蛋时难产,二蛋爹从产婆那儿得知是个男娃,就决定只要娃了。于是二蛋妈被放到驴子背上,让那驴子一圈圈走,硬是把二蛋挤出来,听当时看见的人说,在院子里血流了一圈……
Unu jaron post edziniĝo al Erdan, Xiuxiu mortis dum nasko. Li ankoraŭ memoris la akuŝistinon ĝis nun, kiu nur iomete bruligis sur fajro siajn rustecajn tranĉilojn kaj ŝutilojn, kaj tuj ekenpuŝis ilin. Xiuxiu ja estis tre malfeliĉa, sanginte plenan kupran pelvon, kaj formortis dumvoje liverate al la urbeta hospitalo. Kiam li festis la geedziĝon, Erdan elspezis tridek mil juanojn, tia pavado estis ja plej enviinda en la vilaĝo, sed kial li ne volis elspezi iomete por ke Xiuxiu nasku en la urbeta hospitalo? Poste li informiĝis, ke la kosto estas nur du- aŭ tricent juanoj, nur du aŭ tricent. Sed en la viliaĝo estis ĉiam tiel, ke oni neniam naskis en hospitalo. Pro tio neniu kulpigis Erdan, kaj tio estis la sorto de Xiuxiu. Oni diris al li poste, ke kompare kun la patrino de Erdan, oni povas diri, ke Xiuxiu estas pli feliĉa. Erdan naskiĝis obstrukcite. Kiam la patro de Erdan sciiĝis de la akuŝistino, ke naskiĝos knabo, li decidis nur konservi la bebon. Tial oni metis la patrinon de Erdan sur dorson de azeno, kaj pelis la azenon rondiri rondon post rondo, tiel ke Erdan estis efektive elpuŝita. Laŭ iu vidinto, sango fluis en tuta rondo en la korto…
想到这里他长出了一口气,笼罩着家乡的愚昧和绝望使他窒息。
Pensante pri tio, li longe elspiris. La senscieco kaj senespereco, kiu envolvis la hejmvilaĝon, sufokis lin.
但娃们还是有指望的,那些在冬夜寒冷的教室中,盯着烛光照着的黑板的娃们,他就是那蜡烛,不管能点多长时间,发出的光有多亮,他总算是从头点到尾了。
Sed la infanoj ankoraŭ havis esperon. Por la infanoj en la frida klasĉambro en vintra nokto, kiuj atente rigardis la nigran tabulon lumigitan per kandelo, li mem estis la kandelo. Kiom longe li brulis, kiom brile li lumis, li finfine brulis de la verto ĝis la piedo.
他站起身来继续走,没走了多远就拐进了一家书店,城里就是好,还有夜里开门的书店。除了回程的路费,他把身上所有的钱都买了书,以充实他的乡村小学里那小小的图书室。半夜,提着那两捆沉重的书,他踏上了回家的火车。
Li ekstaris kaj pluiris. Marŝinte ne fore, li turnis sin al librovendejo. Estis bone en urbo, ke troviĝis malfermata librovendejo eĉ nokte. Escepte de kosto por retrovojaĝo, li elspezis ĉiun monon aĉeti librojn, por plenigi la etan libroĉambron de lia vilaĝa element-lernejo. Noktomeze, portante tiujn du sakojn da libroj, li entrajniĝis por reveni hejmen.