En la momento antaŭ dudek mil jaroj, la Silicibaza Imperio iniciatis totalan atakon al la Karbonbaza Federacio el periferioj de la Laktovojo. Sur la dekmil lumjarojn longa fronto, pli ol kvin milionoj da interstelaraj batalŝipoj de la Silicibaza Imperio samtempe komencis stelsalto. Ĉiu batalŝipo unue malfermis tempospacan vermotruon pere de la energio de stelo, sekve laŭ ĉi tiu vermotruo tempospace saltis ĝis alia stelo, kaj per la energio de ĉi lasta stelo malfermis la duan vermotruon por salti plue… Ĉar malfermo de vermotruo konsumis grandkvanton da energio de la stelo, la stela spektro dumtempe moviĝis al la ruĝa fino, kaj post kiam la batalŝipo plenumis sian salton el la stelo, ĝia spektro renormaliĝis iom post iom. Kiam milionoj da batalŝipoj samtempe stelsaltis, la efiko estis terurega: ĉe la periferioj de la Laktovojo aperis dekmil lumjarojn longa ruĝa lumstrio, kiu moviĝis al la centro de la Laktovojo. Oni ne povis vidi ĉi tiun bildon en lumrapida vidkampo, kiu tamen montriĝis sur supertempa monitoro. La ruĝstrio, konsistanta de kolorŝanĝiĝantaj steloj, kvazaŭ sanga tajdo dekmil lumjarojn longa, alŝvelis al la teritorio de la Karbonbaza Federacio.
碳基联邦最先接触硅基帝国攻击前锋的是绿洋星,这颗美丽的行星围绕着一对双星恒星运行,她的表面全部被海洋覆盖。那生机昂然的海洋中漂浮着由柔软的长藤植物构成的森林,温和美丽、身体晶莹透明的绿洋星人在这海中的绿色森林间轻盈地游动,创造了绿洋星伊甸圆般的文明。突然,几万道剌目的光束从天而降,硅基帝国舰队开始用激光蒸发绿洋星的海洋。在很短的时间内,绿洋星变成了一口沸腾的大锅,这颗行星上包括五十亿绿洋星人在内的所有生物在沸水中极度痛苦地死去,它们被煮熟的有机质使整个海洋变成了绿色的浓汤。最后海洋全部蒸发了,昔日美丽的绿洋星变成了一个由厚厚蒸汽包裹着的地狱般的灰色行星。
La unua en la Karbonbaza Federacio, kiu frontis la atakantan avangardon de la Silicibaza Imperio, estis la Verdoceano. Tiu bela planedo ĉirkaŭiris paron de duoblaj steloj, kaj ŝia surfaco plene kovriĝis de oceano. En la vivplena oceano ŝvebis arbaroj konsistantaj el malmolaj vitoj. Inter ĉi tiuj verdaj arbaroj submaraj, la mildaj kaj belaj verdoceananoj kun travideblaj korpoj leĝere naĝis, kiuj kreis la edenan civilizacion de la Verdoceano. Subite, dek miloj da blindumaj radioj ekfalis de supre. La floto de la Silicibaza Imperio komencis vaporigi la oceano de la Verdoceano per lasero. Dum mallonga tempo, la Verdoceano ŝanĝiĝis en bolantan kaldronegon, en kies bolanta akvo la tutaj vivaĵoj sur la planedo inkluzive kvin miliardojn da verdoceananoj formortis en mizera dolorego, kaj la bolita organismo el ili ŝanĝis la tutan oceanon en verdan densan supon. Fine la oceano elvaporiĝis, kaj la antaŭe bela Verdoceano fariĝis griza planedo infereca, envolvita de densa vaporo.
这是一场几乎波及整个银河系的星际大战,是银河系中碳基和硅基文明之间惨烈的生存竞争,但双方谁都没有料到战争会持续两万银河年!
Tio estis grandmilito interstelara kun etendo de preskaŭ la tuta Laktovojo, kaj estis horora vivkonkurso inter karbonbaza kaj silicibaza civilizacioj, sed neniu de ambaŭflankoj antaŭvidis, ke la milito daŭros dudek laktovojo-jarojn!
现在,除了历史学家,谁也记不清有百万艘以上战舰参加的大战役有多少次了。规模最大的一次超级战役是第二旋臂战役,战役在银河系第二旋臂中部进行,双方投入了上千万艘星际战舰。
Nun, escepte de historiistoj, neniu rememoris, ke okazis kiom da grandbataloj partoprenitaj de pli ol milionoj da batalŝipoj. La plej grandskala superbatalo estis la batalo de la dua spiralbrako, kiu okazis en la dua spiralbrako de la Laktovojo, en kiu partoprenis pli ol dek milionoj da interstelaraj batalŝipoj de ambaŭflankoj.
据历史记载,在那广漠的战场上,被引爆的超新星就达两千多颗,那些超新星像第二旋臂中部黑暗太空中怒放的焰火,使那里变成超强辐射的海洋,只有一群群幽灵似的黑洞漂行于其间。战役的最后,双方的星际舰队几乎同归于尽。一万五千年过去了,第二旋臂战役现在听起来就像上古时代飘渺的神话,只有那仍然存在的古战场证明它确实发生过。但很少有飞船真正进入过古战场,那里是银河系中最恐怖的区域,这并不仅仅是因为辐射和黑洞。
Kiel registrite en historio, sur la vasta batalkampo, pli ol du mil supernovaoj estis eksplodigitaj, kiuj ŝajnis kvazaŭ artfajraĵoj ekbrulataj en la malluma kosmospaco meze de la dua spiralbrako, tiel ke la loko fariĝis oceano de superforta radiado, en kiu nur ŝvebis aroj da fantomecaj nigraj truoj. Ĉe la fino de la batalo, interstelaraj flotoj de ambaŭflankoj preskaŭ neniiĝis kune. Pasis dek kvin mil jaroj ekde la batalo de la dua spiralbrako, kiu rakontate nun ŝajnis kvazaŭ svagaj mitoj de pratempo. Nur la antikva batalkampo ankoraŭ ekzistanta pruvis, ke ĝi ja okazis. Sed malmulte da ŝipoj vere eniris la antikvan batalkampon, kiu estis la plej terura regiono en la Laktovojo, ne nur pro radiado kaj nigraj truoj.
当时,双方数量多的难以想象的战舰群为了进行战术机动,进行了大量的超短距离时空跃迁,据说当时的一些星际歼击机,在空间格斗时,时空跃迁的距离竟短到令人难以置信的几千米!这样就把古战场的时空结构搞得千疮百孔,象一块内部被老鼠钻了无数长洞的大乳酪。飞船一旦误入这个区域,可能在一瞬间被畸变的空间扭成一根细长的金属绳,或压成一张面积有几亿平方公里但厚度只有几个原子的薄膜,立刻被辐射狂风撕得粉碎。但更为常见的是飞船变为建造它们时的一块块钢板,或者立刻老得只剩下一个破旧的外壳,内部的一切都变成古老灰尘;人在这里也可能瞬间回到胚胎状态或变成一堆白骨……
Tiam, neimagebla kvanto da ambaŭflankaj batalŝiparoj efektivigis multe da superproksimaj tempospacaj saltoj por strategiaj manovroj. Onidire, tiam iuj interstelaraj destrojeroj, dum spaca barakto, tempospace saltis je la distanco tiel nekredeble proksima de kelkmil metroj! Tiel la tempospaca strukturo de la antikva batalkampo estis tute borita, kvazaŭ giganta fromaĝo kun sennombraj longaj mustruoj. Se ŝipo erare enirus ĉi tiun regionon, la misforma spaco tordus ĝin dum momento en longan metalkordeton, aŭ kunpremis ĝin en maldikan membranon kelkcent mil kvadratajn kilometrojn larĝan sed nur kelkajn atomojn dikan, kiu tuj ŝiriĝis en pecojn de la radiventego. Sed pliofe la ŝipo fariĝus aroj da ŝtalaj tabuloj, per kiuj oni konstruis ĝin, aŭ tuj maljuniĝus ĝis kiam nur restis kaduka ŝelo, kaj ĉio interna fariĝus antikva polvo… Homo ĉi tie ankaŭ tuj retroiĝus embrio aŭ fariĝus blanka ostaro.