Tamen la fina decida batalo ne estis mito, kiu okazis antaŭ unu jaro. En la vasta, malplena kosmospaco inter la unua kaj la dua spiralbrakoj de la Laktovojo, la Silicibaza Imperio amasigis sian lastan forton de floto konsistanta el miliono kaj kvincent mil da interstelaraj batalŝipoj, kiu konstruis ĉirkaŭ si barikadon el antimaterio kun radiuso mil lumjarojn longa. La unua batalŝiparo de la Karbonbaza Federacio, kiu ekatakis, plonĝis en antimaterian nubon tuj post tempospaca salto. La antimateria nubo estis maldensa, sed tre fatala por batalŝipoj. La batalŝipoj de la Karbonbaza Federacio tuj fariĝis buloj de blinduma fajro, sed ili ankoraŭ sentime impetis al la celo. Ĉiuj batalŝipoj kuntiris longajn fajrajn vostojn, lasinte malantaŭe fluoreskantan trajektorion. Tiu matrico el tricent mil fajraj meteoroj konsistigis la plej heroan kaj plej hororan bildon de la karbon-silicia milito. En la antimateria nubo, tiuj fajraj meteoroj malgrandiĝis pli kaj pli, kaj fine neniiĝis tre proksime al la vico de batalŝipoj de la Silicibaza Imperio. Sed per siaj oferoj ili malfermis vojon en la antimateria nubo por sekvantaj atakaj flotoj. Dum la batalo, la lasta floto de la Silicibaza Imperio estis forpelita al la plej malplena regiono de la Laktovojo: la supro de la unua spiralbrako.
现在,这支碳基联邦舰队将完成碳硅战争中最后一项使命:
Nun, ĉi tiu floto de la Karbonbaza Federacio estis plenumonta la lastan mision en la karbon-silicia milito:
他们将在第一旋臂的中部建立一条五百光年宽的隔离带,隔离带中的大部分恒星将被摧毁,以制止硅基帝国的恒星蛙跳。恒星蛙跳是银河系中大吨位战舰进行远距离快速攻击的唯一途径,而一次蛙跳的最大距离是二百光年。隔离带一旦产生,硅基帝国的重型战舰要想进入银河系中心区域,只能以亚光速跨越这五百光年的距离,这样,硅基帝国实际上被禁锢在第一旋臂顶端,再也无法对银河系中心区域的碳基文明构成任何严重威胁。
Ili estis starigonta barzonon kvin milionojn da lumjaroj larĝan meze en la unua spiralbrako. Plejmultaj de la steloj en la barzono estis detruontaj, por neebligi stelsalton de la silicibaza imperio. Stelsalto estis la sola rimedo, per kiu batalŝipoj de granda tunaro atakis rapide de malproksime en la Laktovojo, kaj distanco de ĉiu salto estis maksimume du milionoj da lumjaroj. Kiam la barzono estiĝis, se la grandaj batalŝipoj de la Silicibaza Imperio volis eniri en la centron de la Laktovojo, ili devis vojaĝi la tutan distancon de kvin milionoj da lumjaroj je subluma rapido. Tiele, la Silicibaza Imperio efektive estis enfermita ĉe la supro de la unua spiralbrako, ke ĝi neniel povis severe minaci la karbonbazan civilizacion en la centra regiono de la Laktovojo.
“我带来了联邦议会的意愿,”参议员用振动的智能场对最高执政官说:“他们仍然强烈建议:在摧毁隔离带中的恒星前,对它们进行生命级别的保护甄别。”
“Mi kunportis la deziron de la federacia senato,” la senatano diris per vibranta saĝ-kampo al la ĉefdirektoro: “ili ankoraŭ forte sugestis, ke antaŭ ol detrui la stelojn en la barzono, kribru pri ilia vivnivelo por protektado.”
“我理解议会。”最高执政官说,“在这场漫长的战争中,各种生命流出的血足够形成上千颗行星的海洋了,战后,银河系中最迫切需要重建的是对生命的尊重。这种尊重不仅是对碳基生命的,也是对硅基生命的,正是基于这种尊重,碳基联邦才没有彻底消灭硅基文明。但硅基帝国并没有这种对生命的感情,如果说碳硅战争之前,战争和征服对于它们还仅仅是一种本能和乐趣话,现在这种东西已根植于它们的每个基因和每行代码之中,成为它们生存的终极目的。由于硅基生物对信息的存贮和处理能力大大高于我们,可以预测硅基帝国在第一旋臂顶端的恢复和发展将是神速的,所以我们必须在碳基联邦和硅基帝国之间建成足够宽的隔离带。在这种情况下,对隔离带中数以亿计的恒星进行生命级别的保护甄别是不现实的,第一旋臂虽属银河系中最荒凉的区域,但其带有生命行星的恒星数量仍可能达到蛙跳密度,这种密度足以使中型战舰进行蛙跳,而即使只有一艘硅基帝国的中型战舰闯入碳基联邦的疆域,可能造成的破坏也是巨大的。所以在隔离带中只能进行文明级别的甄别。我们不得不牺牲隔离带中某些恒星周围的低级生命,是为了拯救银河系中更多的高级和低级生命。这一点我已向议会说明。”
“Mi komprenis la senaton,“ la ĉefdirektoro diris, “en ĉi tiu longega milito, diversaj vivoj sangis sufiĉe por formi oceanojn de pli ol mil planedoj. Post la milito, la Laktovojo plej urĝe bezonas la rekonstruadon de respekto por vivo. La respekto ne nur estas por karbonbaza vivo, sed ankaŭ por silicibaza vivo. Ĝuste pro tiu respekto, la Karbonbaza Federacio ne tute eliminis la silicibazan civilizacion. Sed mankas al la Silicibaza Imperio ne tia sento al vivo. Se diri pri la tempo antaŭ karbon-silicia milito, kiam por ili milito kaj konkero estis nur iaj instinkto kaj ĝuo, nun tio jam enradikiĝis en ĉiuj iliaj genoj kaj kodoj, kaj fariĝis ilia fina celo de vivado. Ĉar silicibazaj vivaĵoj povas konservi kaj prilabori informojn multpli efike ol ni, estas antaŭvideble, ke la Silicibaza Imperio refortiĝos kaj progresos neatendite rapide ĉe la supro de la unua spiralbrako. Tial ni devas konstrui sufiĉan larĝan barzonon inter la Karbonbaza Federacio kaj la Silicibaza Imperio. Okaze de tio, estas ne fareble kribri pri vivnivelo de cent milionoj da steloj por protektado en la barzono. Kvankam la unua spiralbrako situas en la plej malplena regiono de la Laktovojo, troviĝas tie ankoraŭ sufiĉa kvanto da steloj kun vivaj planedoj, ke la denso atingas la salteblan denson, kiu ebligas al midgrandaj batalŝipoj salti, kaj se eĉ nur unu midgranda batalŝipo de la Silicibaza Imperio enirus teritorion de la Karbonbaza Federacio, tio farus terurajn detruojn. Tial nur eblas kribri pri civiliza nivelo. Ni nepre oferos vivaĵojn de malalta nivelo ĉirkaŭ iuj steloj en la barzono, por savi pli da vivaĵoj altnivelaj aŭ malaltnivelaj en la Laktovojo. Ĉi tiun punkton mi jam ekplikis al la senato.”