Li estis laca, kaj paŭzis por ripozi anhelante, rigardante la kandellumon saltetan. Alineoj de Lu Xun ekaperis en lia cerbo. Tiuj ne estis el «Taglibro de la Frezenulo». Ili ne troviĝis en la lernolibro. Li legis ilin el siajn nekompletajn volumojn de la verkaro de Lu Xun, kiuj jam estis foliumitaj ĝis rompiĝo. Antaŭlonge kiam li
legis la unuan fojon, la vortoj jam profunde gravuriĝis en lia cerbo.
“假如一间铁屋子,是绝无窗户而万难破毁的,里面有许多熟睡的人们,不久都要闷死了,然而是从昏睡入死灭,并不感到就死的悲哀。现在你大嚷起来,惊起了较为清醒的几个人,使这不幸的少数者来受无可挽救的临终的苦楚,你倒以为对得起他们么?
“Se estas fera ĉambro, kun neniu fenestro kaj nedetruebla, interne profunde dormis multaj homoj, kiuj baldaŭ mortos de sufoko. Sed de dormo al morto, ili ne sentos la malĝojon de mortiĝo. Se vi nun kriegas, vekante kelkajn pli konsciajn, kaj suferigi ĉi tiujn malmultajn je nesavebla sufero ĉe mortiĝo, ĉu vi tamen opinias, ke vi
agis dece al ili?
然而几个人既然起来,你不能说决没有毁坏这铁屋的希望。“
Sed la kelkaj jam vekiĝis, vi ne povas diri, ke ne estos espero detrui la feran ĉambron.”
他用尽最后的力气,接着讲下去。
Elĉerpante lastan forton, li daŭrigis la lecionon.
“今天我们讲初中物理。物理你们以前可能没有听说过,它讲的是物质世界的道理,是一门很深很深的学问。
“Hodiaŭ ni parolis pri mezlerneja fiziko. Eble vi ne aŭdis pri fiziko, kiu temas pri la teorio de materia mondo, kaj estas ege profunda lernado.
“这课讲牛顿三定律。牛顿是从前的一个英国大科学家,他说了三句话,这三句话很神的,它把人间天上所有的东西的规律都包括进去了,上到太阳月亮,下到流水刮风,都跑不出这三句话划定的圈圈。用这三句话,可以算出什么时候日食,就是村里老人说的天狗吃太阳,一分一秒都不差的;人飞上月球,也要靠这三句话,这就是牛顿三定律。
“Ĉi-leciono temas pri la tri leĝoj de Neŭtono. Neŭtono estis granda brita sciencisto de antaŭtempo, kiu diris tri frazojn, kiuj estas tre miraklaj, ĉar ili entenas la leĝojn de ĉio, ĉu tera, ĉu ĉiela. Supre ĝis suno kaj luno, sube ĝis fluo kaj vento, nenio eskapus el la cirko difinita de tiuj tri frazoj. Per tiuj tri frazoj, oni povas kalkuli, sen eraro de minuto aŭ sekundo, kiam okazos eklipsoj de suno, kiu estas tio, kiel la maljunaj vilaĝanoj diris, ke ĉiela hundo formanĝas la sunon; homo alflugis sur la lunon, dependinte ankaŭ de tiuj tri frazoj. Tiuj estas la tri leĝoj de Neŭtono.
“下面讲第一定律:当一个物体没有受到外力作用时,它将保持静止或匀速直线
运动不变。”
“Sekve pri la unua leĝo: kiam neniu ekstera forto efikas sur korpon, ĝi restas senmova aŭ linie moviĝas kun uniforma rapido sen ŝanĝo.”
娃们在烛光中默默地看着他,没有反应。
Infanoj silente rigardis lin en kandelumo sen reago.
“就是说,你猛推一下谷场上那个石碾子,它就一直滚下去,滚到天边也不停下
来。宝柱你笑什么?是啊,它当然不会那样,这是因为有磨擦力,磨擦力让它停
下来,这世界上,没有磨擦力的环境可是没有的……”
“Tio signifas, ke se vi ekpuŝegas la ŝtonan rulpremilon sur la draŝejo, ĝi ekrulos daŭre, senhalte eĉ ĝis ĉiela fino. Pri kio vi ridas, Baozhu? Jes, ĝi certe ne agos tiel, ĉar ekzistas froto, kiu haltiĝis ĝin. En ĉi tiu mondo, ne ekzistas medio sen froto…”
是啊,他人生的磨擦力就太大了。在村里他是外姓人,本来就没什么分量,加上他这个倔脾气,这些年来把全村人都得罪下了。他挨家挨户拉人家的娃入学,跑到县里,把跟着爹做买卖的娃拉回来上学,拍着胸脯保证垫学费……这一切并没有赢得多少感激,关键在于,他对过日子看法同周围人太不一样,成天想的说的,都是些不着边际的事,这是最让人讨厌的。在他查出病来之前,他曾跑县里,居然从教育局跑回一笔维修学校的款子,村子里只拿出了一小部分,想过节请个戏班子唱两天戏,结果让他搅了,楞从县里拉过个副县长来,让村里把钱拿回来,可当时戏台子都搭好了。学校倒是修了,但他扫了全村人的兴,以后的日子更难过。先是村里的电工,村长的侄子,把学校的电掐了,接着做饭取暖用的秸杆村里也不给了,害得他扔下自个的地下不了种,一人上山打柴,更别提后来拆校舍的房掾子那事了……这些磨擦力无所不在,让他心力交瘁,让他无法做匀速直线运动,他不得不停下来了。
Ho jes, ekzistis tro da froto en lia vivo. En la vilaĝo li estis eksterulo sen ia ajn influo, plus lia obstina humoro, dum la lastaj jaroj li sukcesis ofendi ĉiujn vilaĝanojn. Domon post domo, li insistis, ke infanoj de aliuloj eniru la lernejon, kaj li iris al la konteurbo por revenigi kaj enlernejigi la infanon, kiu ŝakradis kun sia patro, tiucele li ĵuris per sia nomo pagi lernejkoston anstataŭe… Ĉio ĉi ne gajnis multe da danko, ĉar gravis, ke liaj opinioj pri vivado tro malsamas al tiuj de la ĉirkaŭuloj. Ĉiutage li pensis kaj diris pri aferoj koncernantaj neniun, kaj tio plej ĉagrenis la aliajn. Antaŭ ol li informiĝis pri la malsano, foje li iris al la konteurbo, kaj neatendite elpetis iom da mono de la buroo pri edukado por ripari la lernejon. La vilaĝanoj elprenis nur iomete el la mono dungi operan trupon por dutaga opera festado, sed tion li haltigis, tiucele li eĉ venigis iun vicestrob de la konteo por devigi la vilaĝanojn redoni la monon, kvankam la provizora teatro jam konstruiĝis. La lernejo ja estis riparita, sed li malkontentigis ĉiujn vilaĝanojn, ke lia vivo pli malfaciliĝis. Unue la vilaĝa elektristo, kiu estis nevo de la vilaĝestro, haltigis la kurenton al la lernejo. Sekve la vilaĝo ne plu donis stoplojn por kuirado kaj hejtado, devigante lin forlasi sian kampkulturon por kolekti brullignon sole en la monto, eĉ ne menciu la postan aferon, ke oni provis forpreni ĉevronojn el la lerneja dormejo… Tiuj frotoj troviĝis ĉie, kiuj lacigis lin kaj mense kaj korpe, kaj malebligis lin moviĝi laŭ rekta linio je uniforma rapido, ke li nepre haltiĝis.
也许,他就要去的那个世界是没有磨擦力的,那里的一切都是光滑可爱的,但那有什么意义?在那边,他心仍留在这个充满灰尘和磨擦力的世界上,留在这所他倾注了全部生命的乡村小学里。他不在了以后,剩下了两个教师也会离去,这所他用力推了一辈子的小学校就会象谷场上那个石碾子一样停下来,他陷入深深的悲哀,但不论在这个世界或是那个世界,他都无力回天。
Eble, la mondo, al kiu li baldaŭ iros, estos senfrota, kie ĉio estos glata kaj ĉarma, sed kion signifos tio? En tiu mondo, lia koro ankoraŭ restos ĉe tiu ĉi mondo plena de polvoj kaj frotoj, ĉe tiu ĉi vilaĝa element-lernejo, al kiu li dediĉis la tutan vivon. Kiam li ne plu restos, la du restantaj instruistoj ankaŭ foriros, tiel ke ĉi tiu lernejeto, kiun li puŝegis tutvivon, haltiĝos kiel la rulpremilo sur draŝejo. Li profunde malĝojiĝis, sed ĉu en ĉi tiu mondo, ĉu en tiu mondo, li ne povis ŝanĝi tio, kio okazos.