───
Ĉapitro Kvar
────────────
“目标编号:1033715,绝对目视星等:3.5,演化阶段:主星序偏上,发现两颗行星,平均轨道半径分别为1.3和4.7个距离单位,在一号行星上发现生命,这是红69012舰报告。“
“Objektnumero: 1033715. Absoluta magnitudo[14]: 3.5. Evolua fazo: super de ĉefstelvico[15]. Oni eltrovis du planedojn, kun mezaj orbitaj radiusoj de 1.3 kaj 4.7 distancaj unuoj. Sur la planedo numero unu oni eltrovis vivon. Ĉi tio estas raporto de la ŝipo Ruĝ69012.”
[14] Vidu [Vikipedion] (http://eo.wikipedia.org/wiki/Absoluta_magnitudo).
[15] Vidu [Vikipedion] (http://en.wikipedia.org/wiki/Main_sequence).
碳基联邦星际舰队的十万艘战舰目前已散布在一条长一万光年的带状区域中,这就是正在建立的隔离带。工程刚刚开始,只是试验性地摧毁了五千颗恒星,其中带有行星的只有137颗,而行星上有生命的这是第一颗。
La cent mil batalŝipoj de la karbonbaza federacia interstelara floto nun jam disetendiĝis en bendforma regiono dek mil lumjarojn longa, kiu estas la barzono konstruata. La projekto ĵus komenciĝis, kaj oni eksperimente detruis kvin mil stelojn, en kiuj nur 137 steloj havis planedojn, kaj ĉiu tiu estis la unua, kies planedo portis vivaĵojn.
“第一旋臂真是个荒凉的地方啊。”最高执政官感叹到。他的智能场振动了一下,用全息图隐去了脚下的旗舰和上方的星空,使他、舰队统帅和参议员悬浮于无际的黑色虚空中。接着,他调出了探测器发回的图象:虚空出现了一个发着蓝光的火球,最高执政管的智能场产生了一个白色的方框,那方框调整大小,圈住了这颗恒星并把它的图象隐去了,他们于是又陷入无边的黑暗之中,但这黑暗中有一个小小的黄色光点,图象的焦距开始大幅度调整,行星的图象以令人目眩的速度推向前来,很快占满了半个虚空,三个人都沉浸在它反射的橙黄色光芒中。
“La unua spiralbrako ja estas malplena loko,” ĉefdirektoro suspiris kortuŝe. Lia saĝ-kampo ekvibris kaj kaŝis la admiralŝipon sube kaj stelplenan ĉielon supre per holografio, ke li, la flotokomandanto kaj la senatano ekŝvebis en senlima nigra nenieco. Sekve, li montrigis la bildon senditan de la detektilo, ke ekaperis en la nenieco fajra bulo brilanta per blua lumo. La saĝ-kampo de la ĉefdirektoro produktis blankan kadron, kiu alĝustigis sian grandecon kaj encirkligis ĉi tiun stelon, kaj kaŝis ĝian bildon. Ili denove sinkis en senliman mallumon, kvankam inter kiu troviĝis eta flava lumpunkto. Fokuso de la bildo ekŝanĝiĝis abrupte, ke la bildo de la planedo antaŭenpuŝis svenige rapide kaj baldaŭ okupis duonon de la nenieco. Ĉiuj tri mergiĝis en la oranĝflava lumo, kiun ĝi reflektis.
这是一颗被浓密大气包裹着的行星,在它那橙黄色的气体海洋上,汹涌的大气运动描绘出了极端复杂的不断变幻的线条。行星图象继续移向前来,直到占据了整个宇宙,三个人被橙黄色的气体海洋吞没了。探测器带着他们在这浓雾中穿行,很快雾气稀薄了一些,他们看到了这颗行星上的生命。
Tiu ĉi estas planedo envolvata de densa atmosfero, sur kies oranĝflava gas-oceano, turbula atmosfera movo pentris ekstreme kompleksajn kaj senĉese ŝanĝantajn liniojn. La bildo de la planedo antaŭenmoviĝis plu, ĝis ĝi okupis tutan kosmon, kaj la tri estis englutitaj de la oranĝflava gas-oceano. La detektilo travojaĝis en la densa nebulo kunportante ilin. Baldaŭ la nebulo iom maldensiĝis, ke ili vidis la vivaĵojn sur ĉi tiu planedo.
那是一群在浓密大气上层飘浮的气球状生物,表面有着美丽的花纹,那花纹不停在变幻着色彩和形状,时而呈条纹状,时而呈斑点状,不知这是不是一种可视语言。每个气球都有一条长尾,那长尾的尾端不时眩目地闪烁一下,光沿着长尾传到气球上,化为一片弥漫的荧光。
Tiuj estis grego de balonformaj vivaĵoj ŝvebantaj en la supertavolo de la densa atmosfero, kies surfacoj havis belajn desegnojn, kiuj konstante ŝanĝis siajn kolorojn kaj formojn, jen striformajn, jen makulformajn, ke oni ne sciis, ĉu tio estas speco de vida lingvo. Ĉiu balono havis longan voston, kies fino de tempo al tempo ekbrilis, la brilo propagiĝis laŭ la longa vosto al la balono, kaj ŝanĝis en difuzitan fluoreskan lumon.