落花生 Arakido 原著:许地山 世译:Amiko·ilin 我们屋后有半亩隙地。母亲说:“让它荒芜着怪可惜,既然你们那么爱吃花生,就辟来做花生园吧。”我们几姊弟和几个小丫头都很喜欢——买种的买种,动土的动土,灌园的灌园;过不了几个月,居然收获了! Malantaŭ nia domo estis duonmuo da vaka tero. "Estas tre domaĝe lasi ĝin tiel nekultivata. Ĉar al vi ĉiuj tiel plaĉas manĝi arakidojn,do ekspluatu ĝin kiel arakidan ĝardenon." Diris patrino. Ni,kelkaj gefratoj kaj servoknabinoj,tre ĝojiĝis. Tuj sekve,ni okupis nin je semaĉetado,grundfosado kaj akvumado. Post kelkaj monatoj,ni vere havis rikolton. 妈妈说:“今晚我们可以做一个收获节,也请你们爹爹来尝尝我们的新花生,如何?”我们都答应了。母亲把花生做成好几样的食品,还吩咐这节期要在园里的茅亭举行。 "Hodiaŭ vespere ni faru arakidan feston," diris patrino. " kaj ankaŭ invitu vian paĉjon gustumi niajn freŝajn arakidojn,ĉu bone?" Ni ĉiuj konsentis. Patrino faris el arakidoj diversajn manĝaĵojn kaj instrukciis ke la festo devis esti farita en la pajla pavilono en la ĝardeno. 那晚上的天色不大好,可是爹爹也到来,实在很难得!爹爹说:“你们爱吃花生么?” En la vespero la vetero estis ne tro bela. Tamen,je nia granda ĝojo,paĉjo ankaŭ alvenis. "Ĉu vi ŝatas arakidon?" Demandis paĉjo. 我们都争着答应:“爱!” "Jes!" Ni respondis unuvoĉe. “谁能把花生的好处说出来?” "Sed kiu el vi povas eldiri kiom utilas arakido?" 姊姊说:“花生的气味很美。” "Ĝi estas tre bongusta." Diris mia pliaĝa fratino. 哥哥说:“花生可以制油。” "Oni povas fari el ĝi oleon." Diris mia pliaĝa frato. 我说:“无论何等人都可以用贱价买它来吃;都喜欢吃它。这就是它的好处。” "Kiu ajn kapablas aĉeti ĝin per malalta prezo kaj ŝatas manĝi ĝin. Miaopinie tio ĝuste estas ĝia utilo." Mi diris. 爹爹说:“花生的用处固然很多;但有一样是很可贵的。这小小的豆不像那好看的苹果、桃子、石榴,把它们的果实悬在枝上,鲜红嫩绿的颜色,令人一望而发生羡慕的心。它只把果子埋在地底,等到成熟,才容人把它挖出来。你们偶然看见一棵花生瑟缩地长在地上,不能立刻辨出它有没有果实,非得等到你接触它才能知道。” "Certe arakido havas multajn utilojn," diris paĉjo,"sed en ĝi ankoraŭ estas io,kio pli valoras. Malsame kiel belaspekta pomo,persiko kaj granato,kiuj,pendigante siajn fruktojn sur la branĉoj,tuj allogas viajn ekrigardojn kaj tujtuj vekas en vi enviojn per siaj pimpaj koloroj,arakido kaŝas siajn fruktojn sub la tero. Ĝi povas esti elfosita el la tero nur tiam,kiam ĝi maturiĝis. Kiam vi hazarde vidas arakidplanton modeste kaj ĝenate kreskanta sur la tero,vi ne kapablas tuj konstati,ĉu aŭ ne ĝi havas fruktojn ĝis ĝi estas elterigita." 我们都说:“是的。”母亲也点点头。爹爹接下去说:“所以你们要像花生,因为它是有用的,不是伟大、好看的东西。”我说:“那么,人要做有用的人,不要做伟大、体面的人了。”爹爹说:“这是我对于你们的希望。” "Vere tielas!" Ni ĉiuj konsentis kun pajĉo,kaj patrino ankaŭ kapjesis. "Kaj tial vi devas esti tiaj,kia arakido estas," daŭrigis paĉjo,"ĉar ĝi estas utila,kvankam ne granda kaj belaspekta." "Ĉu vi celas," mi demandis,"ke ni preferas esti homo utila ol granda kaj belaspekta?" "Vi trafis!" diris paĉjo,"Tio ja estas mia espero por vi!" 我们谈到夜阑才散,所有花生食品虽然没有了,然而父亲的话现在还印在我的心版上。 Tiun nokton,ni interbabilis dum longa tempo ĝis malfrua nokto. Kvankam ĉiuj arakidmanĝaĵoj fare de patrino estis forkonsumitaj,tamen ĝis nun,la vortoj de paĉjo ankoraŭ restas stampitaj en mia koro. |
仅是初稿,亟待修正! Amiko·ilin 2014年1月14日于大连