FILOZOFIAJ RAKONTOJ (29)
La moskitoj zumas ĉe niaj oreloj
Unu tagon, moskito renkontis grandan igvanon kiu trinkis ĉe lageto. La moskito proksimiĝis al li kaj diris:
Igvano, vi certe ne kredas min se mi diros al vi tion, kion mi vidis!
Diru! Respondis la Igvano.
Nu, mi vidis kamparano kiu elfosis ignamojn kiel mi tielaj grandaj!
Kiel moskito povas kompari kun ignamo? La igvano grumblis, mi preferis esti surdulo ol aŭdi tian sensencaĵon!
Kaj li enmetis du branĉetojn en la orelojn. Poste li formarŝis: liaj ungoj bruis pada, pada en la kanoj!
La Igvano ankoraŭ murmuris dum la tuta vojo, ĉi-momente, kiam pitono preterpasis flanke de li. La granda serpento levis sian kapon kaj ĵetis:
Saluton Igvano!
La Igvano ne respondis kaj daŭrigis sian vojon balancante kapon “pada” “ pada”. “Kial diable li ne parolas kun mi? Pitono pripensis: igvano probable koleris kontraŭ iu. Mi timas, ke ĝi intencas embarasi min! ”