Kaj pitono estis iomete maltrankvila, serĉis kaŝejon. La unua loko, kiun li trovis, estis la leporejo kaj li eniris: sness, sness, sness ...
Kiam la leporo ekvidis la grandegan pitonon, kiu penetris en lian neston, li estis terure timigita. Li saltis el posta enirejo al kaverno kaj forkuris, ungoj sur tero eligis sonon: “kala”, “kala”, “kala”!
Korvo vidis, ke la leporo la plenrapida fuĝo , kaj kiel estis lia devo vokas en kriz garde, li komencis flugi tra la arbaro kriante “koa”, “koa”, “koa”!
Simio aŭdis la krion de korvo. Li konkludas, ke granda danĝero minacas la arbaron kaj komencis salti de branĉo al branĉo kaj arbo: kwilii, kwilii, kwilii! Por doni al aliaj animaloj averton.
Kiel li saltis de la supro de arbo al alia, li kaptis sekan branĉon, la branĉo rompis, la simio falis ĝuste en neston de strigo, mortigante strigidon, kiu estis dormanta.
Tiam, Strigpanjo ne estis en sia nesto, ĉar, kiel kutime, ŝi serĉis musidon ekstere por nutri malsatan strigidon. Kiam ŝi revenis al la nesto, ŝi havis la doloron vidi, ke ido mortis. Du aliaj strigidoj diris al ŝi, ke ilia frato estis mortigita de simio. Kaj Strigpanjo restis sur la arbo en la tuta tago kaj tuta nokto, tiel malĝoja, tiel malĝoja, tiel malĝoja ...