Pirolo
(世译:al la)
有一年冬天,列宁在郊外养病。他每天到公园散步。公园里有一棵高大的白桦树,树上有三只灰雀:两只胸脯是粉红的,一只胸脯是深红色的。它们在树枝间来回跳动,婉转地歌唱,非常惹人喜爱。列宁每次走到白桦树下,都要停下来,仰望这三只欢快的灰雀,还经常给它们带来面包渣和谷粒。
Vintre de iu jaro,dum kiam Lenino ripozis antaŭurbe por resanigi sin,li ĉiutage iris al la parko por promeni. En la parko staris alta kaj granda betulo,sur kiu troviĝis tri piroloj: du kun rozkoloraj plumoj surbruste kaj unu kun malhele ruĝaj plumoj surbruste. Ili saltetadis tien reen kaj melodie kantadis inter branĉoj. Ili estis tre plaĉaj. Ĉiufoje,kiam Lenino iris sub la betulon,li haltigis sin kaj rigardis supren al la tri gajaj piroloj,kaj ankaŭ ofte kunportis panerojn kaj grajnojn al ili.
一天,列宁又来到公园,走到白桦树下,发现那只胸脯深红的灰雀不见了。他在周围的树林中找遍了,也没有找到。
Iutage,Lenino refoje venis al la parko. Kiam li iris sub la betulon,li trovis,ke la pirolo kun malhele ruĝaj plumoj surbruste estis for. Li serĉis ĝin tra la tuta arbareto ĉirkaŭe,sed li ne trovis ĝin.
这时,列宁看见一个小男孩,就问:“孩子,你看见过一只深红色胸脯的灰雀吗?”
Ĝuste en tiu momento,Lenino vidis iun malgrandan knabon,kaj demandis: "Knabo,ĉu vi vidis pirolon,kiu havas malhele ruĝajn plumojn sur la brusto?"
男孩说:“没......我没看见。”
La knabo respondis: "Ne,mi ne vidis ĝin."
列宁说:“一定是飞走了或者是冻死了。天气严寒,它怕冷。”
Lenino diris: "Estas certe,ke ĝi jam forflugis,aŭ mortis de frosto. Estas severe malvarme,ĝi timas malvarmon."
那个男孩本来想告诉列宁灰雀没有死,但又不敢讲。
Origine la knabo intencis diri la veron al Lenino,ke la pirolo ne mortis,tamen li ne kuraĝis eldiri tion.
列宁自言自语地说:“多好的灰雀啊,可惜再也飞不回来了。”
Lenino diris al si mem: "Kiel bona pirolo! Estas domaĝe,ke ĝi ne plu reflugos."
男孩看看列宁,说:“会飞回来的,一定会飞回来的。它还活着。”
Rigardante al Lenino,la knabo diris: "Ĝi povos reflugi,certe. Ĝi ankoraŭ estas en vivo."
列宁问:“会飞回来?”
Lenino demandis: "Reflugos?"
“一定会飞回来!” 男孩肯定地说。
"Certe jes!" decideme respondis la knabo.
第二天,列宁来到白桦树下,果然又看到那只灰雀欢蹦乱跳地在枝头歌唱。那个男孩站在白桦树旁,低着头。
En la sekvanta tago,kiam Lenino venis sub la betulon,li vere revidis la pirolon,kiu ĝoje saltetadis kaj kantadis sur branĉo. La knabo restis staranta apud la betulo,kun kapo mallevita.
列宁看看男孩,又看看灰雀,微笑着说:“你好!灰雀,昨天你到哪儿去了?”
Rigardande jen al la knabo,jen al la pirolo,Lenino ridetante diris: "Saluton! Kien vi forflugis hieraŭ,pirolo?"
当然,灰雀没有告诉列宁昨天它去哪儿了。列宁也没再问那个男孩,因为他已经知道,男孩是诚实的。
Kompreneble la pirolo ne kapablis respondi al Lenino kien ĝi forflugis hieraŭ. Ankaŭ Lenino ne plu pridemandis la knabon,ĉar li jam sciis,ke la knabo estis honesteca.