Rondaj folioj de lotusoj
作者:胡木仁
世译:al la
荷叶圆圆的,绿绿的。
Folioj de lotusoj aspektas tiel rondaj kaj tiel verdaj.
小水珠说:“荷叶是我的摇篮。” 小水珠躺在荷叶上,眨着亮晶晶的眼睛。
Petole sin rulante en la foliokavo de la lotuso, kun brile palpebrumantaj okuloj, Akvoguteto diras: "Folio de lotuso estas mia lulilo."
小蜻蜓说:“荷叶是我的停机坪。” 小蜻蜓立在荷叶上,展开透明的翅膀。
Ripozante sur la folio de la lotuso, kun travidaj flugiloj disetenditaj, Libeleto diras: "Folio de lotuso estas mia parkejo."
小青蛙说:“荷叶是我的歌台。” 小青蛙蹲在荷叶上,呱呱地放声歌唱。
Kaŭre sidante sur la folio de la lotuso kaj grake kantante el la tuta gorĝo, Raneto diras: "Folio de lotuso estas mia kantejo."
小鱼儿说:“荷叶是我的凉伞。” 小鱼儿在荷叶下笑嘻嘻地游来游去,捧起一朵朵很美很美的水花。
Gaje naĝante tien kaj reen sub la folio de la lotuso, Fiŝeto jen kaj jen levas tre kaj tre belajn onderojn, kaj diras: "Folio de lotuso estas mia sunombrelo."
————
(译自一年级语文(下册)62页 14课)